83-a SAT-Kongreso 2010
83-a SAT-Kongreso 2010 | ||
---|---|---|
Loko | Braŝovo | |
Ekde | 1-a de aŭgusto 2010[1] | |
Ĝis | 6-a de aŭgusto 2010[2] | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 83-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Braŝovo inter la 1-a kaj la 6-a de aŭgusto 2010. Tiam estis prezidento de la Plenum-komitato Jakvo Schram kaj estris la kongresan komitaton Rodica Todor.
Kunteksto
[redakti | redakti fonton]La kongreso estis organizita de la loka asocio Amikeco Braŝovo, aktiva surloke jam de kelkaj jaroj. La kongreso estis anoncita ĉe la loka radio kaj en loka gazeto « Bunna Ziua Braŝov » (Bonan tagon Braŝovo). Loka televido venis por filmi dum la renkontiĝo kun la sindikatisto. Krom la laboraj kunsidoj okazis distraj programeroj kaj ekskursoj kiaj tiuj al Sibiu kaj al Bukaresto.
Laborkunsidoj
[redakti | redakti fonton]Aldone al pritrakto de la jarraporto, la ĉefaj temoj tuŝitaj dum la laborkunsidoj estis klerigado pri financoj, partopreno en etikaj bankoj, porpaca agado de SAT kaj pliampleksigo de la disvend- kaj kontaktoreto de la asocio.
Sociaj forumoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa kongresa temo estis "Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj". Ĝi estis traktita per la jenaj debatoj:
- Renkontiĝo kun sindikata respondeculo.
- Rekta agado peresperanta en Suda Koreio, interalie proteste al venonta kunveno de G20 en Seulo, prezentita de Kara An, kiu estis faranta mondoveturadon kiu komencis en Orientazio kaj Aŭstralio kaj pluis en Balkanio, Italio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Hispanameriko dum preskaŭ unu jaro.
- Pri rasismo, enkondukita de Jakvo Schram kaj Rodica Todor.
- Esperante, pri kio efektive?, enkondukita de David Kelso, kiu malaperis 3 monatojn poste en arbaro de suda Italio.
- Krizoj en la kosmologio de Martinus, enkondukita de Mihai Trifoi.
- La krizo kaj foresto de solvoj, enkondukita de Cristian Sabau.
Teatraĵo
[redakti | redakti fonton]- La Kalva kantistino, de Eŭgeno Ionesko, trad. Georges Lagrange
Postkongreso
[redakti | redakti fonton]Okazis tre bone organizita kaj interesega ŝipveturado tra la Danuba Delto, kiam oni povis viziti kaj ĝui naturon, belegajn pejzaĝojn, lokajn interesaĵojn ktp, en tre bonega etoso.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010, , dato de enarkivigo: 26-a de septembro 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150926142655/http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-gvidrezolucio-2010.html
- ↑ Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2010, , dato de enarkivigo: 26-a de septembro 2015, alirdato: 12-a de decembro 2014, lingvo: Esperanto, arĥiva URL: https://web.archive.org/web/20150926142655/http://www.satesperanto.org/Deklaracio-kaj-gvidrezolucio-2010.html
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala kongrespaĝo Arkivigite je 2020-02-06 per la retarkivo Wayback Machine