50000 Kvavaro
50000 Kvavaro | |
Transneptuna objekto | |
astronomia simbolo
| |
Bildo de Kvavaro per la kosmoteleskopo Hubble
| |
kubevano • nanplanedo • fora asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 50000 Quaoar |
Aliaj nomoj | 1999 TL284 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Chinigchinix vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Chad Trujillo kaj Mike Brown |
Dato de malkovro | 4-a de junio 2002 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,503 Tm (43,472 AU) 6,237 Tm (41,690 AU) 6,770 Tm (45,254 AU) |
Discentreco | 0,0409 |
Meza anomaliangulo | 296,223° Epoko: 25-a de februaro 2023 |
Klinangulo | 7,991° |
Periodo | 104691,860 tagoj (286,631 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
189,090° |
Argum. de periapsido | 155,214° |
Terdistanco - Minimuma |
6,086 Tm (40,6843 AU) |
Naturaj satelitoj Ringoj |
1 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 1073,6 ± 37,9 Ĉefa korpo: 1070 ± 38 km |
Maso - Denso |
1,4 ± 0,21 x 1021 kg 2,18 ± 0,43 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,3683 tago (8,839 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,127 ± 0,01 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | RR |
Absoluta magnitudo | 2,42 |
Videbla magnitudo | 19 vd |
50000 Kvavaro (Quaoar) estas tre granda transneptuna objekto, nome kubevano, "klasika" objekto de la Kujper-zono,[1] la regiono de la astroj glaciaj.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Malkovris ĝin la 4-an de junio 2002 la astronomoj Chad Trujillo kaj Mike Brown ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena, Usono.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Antaŭ ricevi la nomon Kvavaro, ĝi nomiĝis provizore 2002 LM60.
La nomo Kvavaro (angla literumo Kwawar, hispana Quaoar) venas el la mito pri kreado de la Tongvaoj, nordamerikaj indianoj, kiuj vivas proksime de Los-Anĝeleso.
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Kvavaro verŝajne plenumas la kriteriojn de la klaso preskaŭplanedoj, kiun la IAU enoficigis la 24-an de aŭgusto 2006; por Michael E. Brown, ĝi havas dimensiojn de 1920×1540×990 km, taksita per lumaj kurboj, maso kaj radiometria mezuro, kaj estas preskaŭ certe nanplanedo.[2]
La diametro estis mezurita de la Hubble-teleskopo je 1250 ± 50 km. Ĝi estas pli malgranda ol Eriso, Plutono, kaj Sedno, sed pli granda ol Iksiono. Ĝi estas klasika kujperzona objekto, kun orbita periodo de proksimume 286 jaroj.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Oni scias ke ĝi havas almenaŭ unu lunon: Vejvoto.
Tiu satelito estas malkovrita la 4-an de februaro 2006 de Michael E. Brown kaj T.-A. Suer uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 4-an de februaro 2006. Ĝi havas diametron 81 ± 11 km, orbitan duonan grandakson de 13 800 ± 1000 km kaj orbitan periodon de 12,26 ± 0,58 tagoj.
Ringo
[redakti | redakti fonton]50000 Kvavaro estas la tria malgranda korpo ĉirkaŭ kiu estis malkovrita kaj konfirmita planeda ringo, post Kariklo kaj Haŭmeo.[3]
En februaro 2023, astronomoj malkovris malproksiman ringon per observoj de kaŝadoj inter from 2018 kaj 2021.[4] La ringo orbitas je distanco de 4,148,4 ± 7,4 km, pli ol sepoble la radiuso de Kvavaro kaj duoble ol la Limo de Roche.[5][6]
La ringo ne estas unuforma, ĝia radiusa larĝo varias inter 5 kaj 300 km, ĝi estas pli opaka (kaj densa) tie, kie ĝi estas mallarĝa, kaj forte neregula laŭ ĝia cirkonferenco. Ĝi similas la ringo F de Saturno, tio, kiu implicas la ĉeeston de malgrandaj lunoj ene de la ringo, kiuj perturbas ĝin.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Klasikaj Kujper-zonaj objektoj, el Kuiper Belt de David Jewitt (angle)
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
- ↑ La ringoj de 2060 Ĥirono estas ankoraŭ nekonfirmita
- ↑ Densa rigo de la Trans-Neptuna Objekto Kvavaro ekstere de la Limo de Roche, el Nature (angle)
- ↑ Ringo malkovrita ĉirkaŭ la nanplanedo Kvavaro embarasas la teorion, el The Guardian 8-a de februaro 2023 (angle)
- ↑ Kial la ringoj de Kvavaro tiom perpleksigas la astronomojn, el 24 Matins (france)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle (50000) Quaoar kaj Weywot; paĝo de Wm. Robert Johnston
- angle Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj eksteraj sunsistemaj objektoj); el Johnston's Archive'
- germane Glacimondo rande de la sunsistemo artikolo ĉe Astronews.com
- angle Raporto en naturo super akvoglacio
- angle Grando, formo, albedo kaj atmosfera limo de la TNO (50000) Quaoar per plurŝnuraj stelaj kaŝadoj, F. Braga-Ribas kaj aliaj, el The Astrophysical Journal, Volumo 773, Num. 1; 22-a de julio 2013
- angle Kaŝado far'de (50000) Quaoar (28-a de majo 2019) el Lucky Star project
- france 50000 Kvavaro el "Sunsistemo atingebla per musklalo"
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (49001 – 50000) | Poste: |
---|---|---|
(49999) 2000 AW14 | 50000 Kvavaro | (50001) 2000 AK15 |