2623 Zech
2623 Zech | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2623 Zech |
Aliaj nomoj | A919 SA; 1963 RE |
Malkovro | |
Malkovrinto | Karl Wilhelm Reinmuth |
Dato de malkovro | 22-a de septembro 1919 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
337,270 Gm (2,255 AU) 258,068 Gm (1,725 AU) 416,471 Gm (2,784 AU) |
Discentreco | 0,235 |
Meza anomaliangulo | 44,196° |
Klinangulo | 4,058° |
Periodo | 1236,448 tagoj (3,385 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,83 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
349,157° |
Argum. de periapsido | 22,540° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 7,22 km Ĉefa korpo: 6,93 km |
Rotacia periodo | 0,1142 tago (2,7401 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | ~0.16 (supozita) |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,1 |
2623 Zech estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 22-an de septembro 1919 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝia nomo honoras la nuntempan germanan astronomon Gert Zech, de la Astronomisches Rechen-Institut kaj redaktoro de "Astronomy and Astrophysics Abstracts". Li ankaŭ laboris por determini la termason kaj la astronomian unuon per observoj de 433 Eroso.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita la 7-an de oktobro 2014 de D. Pray, P. Pravec, V. G. Chiorny, Yu. N. Krugly, V. Benishek, J. Pollock, D. B. Caton, A. B. Smith, R. L. Hawkins, R. Inasaridze, R. Montaigut, A. Leroy, D. E. Reichart, J. B. Haislip kaj A. LaCluyze per observoj de lumaj kurboj far'de diversaj observatorioj, anoncita en novembro 2014.
Tiu satelito havas taksata diametron de 2,01 km, orbitan periodon de 4,883 ± 0,012 tagoj (117,192 ± 0,288 horoj) kaj orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 44 km. Ĝia rotacia periodo estas 18,718 ± 0,008 h (0,7799 tago).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (2623) Zech; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2622 Bolzano | 2623 Zech | 2624 Samitchell |