161315 de Shalit
Aspekto
161315 de Shalit | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 161315 de Shalit |
Aliaj nomoj | 2003 QS5 |
Nomita laŭ | Amos de-Shalit vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | David L. Polishook |
Dato de malkovro | 19-a de aŭgusto 2003 |
Loko de malkovro | Mitzpe Ramon (Israelo) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
380,316 Gm (2,542 AU) 290,915 Gm (1,945 AU) 469,718 Gm (3,140 AU) |
Discentreco | 0,2351 |
Meza anomaliangulo | 265,073° Epoko : 25-a de februaro 2023 |
Klinangulo | 4,836° |
Periodo | 1480,568 tagoj (4,054 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
323,403° |
Argum. de periapsido | 62,203° |
Terdistanco - Minimuma |
142,477 Gm (0,9524 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 16,66 |
161315 de Shalit estas asteroido de la ĉefa asteroida zono, ne malproksima de la orbitaj resonancoj 1:4 kun la Tero kaj 3:1 kun Jupitero.
Ĝi estis malkovrita la 19-an de aŭgusto 2003 de la israela astronomo David L. Polishook elde la Observatorio Wise, proksime de Mitzpe Ramon en Negevo (Israelo).
Ĝi estis nomita en memoro de la israela nuklea fizikisto Amos de-Shalit (1926 – 1969), kiu faris gravajn kontribuojn al la modelo de nukleaj ŝeloj. En 1954, li fondis la fakultaton de fiziko ĉe la Scienca Instituto Weizmann kaj servis kiel ĝenerala direktoro de la instituto. En 1968, de-Shalit fondis la departementon de scienca eduko ĉe la Instituto Weizmann.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (161001–162000) | Poste: |
---|---|---|
(161314) 2003 QQ3 | 161315 de Shalit | (161316) 2003 QH6 |