11-a de novembro
Aspekto
(Alidirektita el 11-an de novembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de novembro estas la 315-a tago de la jaro (la 316-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 50 tagoj restas.
La 11-an de novembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -43: Romio: Dua triumviraro sigelita en Bolonjo iniciate de Marko Antonio kaj Marko Lepido
- 308: Romio: Licinio iĝis romia imperiestro
- 308: Romio: En castrum, apud Danubo, emerita imperiestro Diokleciano kun Kajo Galerio, kaj Maksimiano interkonsiliĝis por fini civilajn militojn de la tetrarkio
- 537: Silverio, sankta martiro, rezignis la papecon
- 887: Orientfrankaj granduloj devigis Karlon la 3-a la Dika abdiki kaj elektis reĝi Arnulfon de Karintio
- 1111: Fama "dekunuo" en la landoj de Eŭropo je 11:11:11.
- 1208: Otto la 4-a iĝis reĝo de Germanio
- 1215: Unua kunsido de Kvara Laterana Koncilio, kiu i.a. pritraktis la problemon de transsubstancigo, komunio, konfeso, sakramentoj de geedzeco kaj de la pentofero en kristanismo
- 1357: Pollando: Kętrzyn akiris urborajton
- 1386: Pollando: Nasielsk iĝis urbo
- 1417: Koncilio de Konstanco finiĝis - formala fino de la Granda okcidenta skismo - Marteno la 5-a iĝis papo
- 1502: En la tago al Sankta Marteno de Tours Kristoforo Kolumbo malkovris insulon Martiniko
- 1572: Tycho Brahe malkovris supernovaon en la konstelacio Kasiopeo - SN 1572
- 1620: Puritanismo: serĉe de religia libereco Mayflower-interkonsento estis subskribita apud Kabo Cod - setliĝantoj ricevis teron de la reĝo Jakobo la 1-a
- 1630: Tridekjara Milito: Reĝo de Francio Ludoviko la 13-a donis regopovon kaj plenan konfidon al sia unua ministro – kardinalo Richelieu
- 1648: Francio kaj Nederlando konsentas pri disdivido de insulo Sankta Marteno
- 1673: Pola armeo sub komando de Johano la 3-a Sobieski venkis turkojn en la batalo de Ĥotin
- 1675: Germana matematikisto Gottfried Leibniz unuafoje uzis integralon por trovi areon sub la grafikaĵo de funkcio
- 1805: Napoleonaj militoj: batalo de Dürnstein (Malsupra Aŭstrio)
- 1811: Kartaheno fariĝis unua sendependa urbo de Kolombio
- 1838: Sudmoravia regiono: unua vaporlokomotivo "Moravia" en Ĉeĥio ekveturis laŭ la linio konstruata de Rajhrad ĝis Brno - la tuta linio al Vieno ekfunkciis sekvan jaron
- 1842: En gastejoj de Plzeň aperis biero Pilsner
- 1843: En Danio estis eldonita fabelo de Hans Christian Andersen La malbela anasido
- 1855: 6641 personoj pereis dum tertremo en Edo (nun Tokio)
- 1863: Januara ribelo: en Varsovio rusoj ekzekutis du helpajn metiistojn pro atenco kontraŭ cara generalo Fjodor Trepov
- 1887: Ĉikago: ekzekuto de 4 usonaj anarkiistoj post la tumulto de Haymarket Square
- 1889: Vaŝingtona Teritorio fariĝis la 42-a ŝtato de Usono
- 1903: Traktato de Petrópolis: Brazilo kaj Bolivio finis konflikton pri Acre
- 1909: Havajo: oni komencis konstrui en Pearl Harbor la bazejon de armea maristaro de Usono
- 1911: Rusio aneksis nordan Iranon
- 1916: Pola kuracloko Ciechocinek ricevis urborajton
- 1914: Unua Mondmilito: Batalo de Lodzo komenciĝis - unu el la plej grandaj de la milito, en kiu flanke de la Rusia Imperio 110 mil soldatoj mortfalis kaj 90 mil flanke de Germana Imperiestra Regno
- 1918: La unua mondmilito finiĝis per armistico subskribita en Compiègne (apud Parizo) kaj alportis sendependecon al 18 nacioj - franca komandanto Ferdinand Foch kaj germana politikisto Matthias Erzberger konsentis pri batalhalto kaj kapitulaco de Germana Imperiestra Regno; imperiestro Karolo la 1-a rezignis pri regado en parto de Aŭstrio (Cislajtio) subskribante manifeston kaj forlasante Palacon Schönbrunn, disrompo de Aŭstrio-Hungario - Alzaca konsilrespubliko daŭros efemere; teritorio de Norda Bukovino estis transdonita al Rumanio; Nacia tago de sendependeco por la Dua Pola Respubliko — aŭstra-germana Regenta Konsilio transdonis povon super la armeo al J. Piłsudski; Vicebsk-regiono: kontraŭbolŝevika amasa kamparana ribelo eksplodis en Veliĵ-distrikto
- 1919: Eltrovo de la minuto da silento por la unua datreveno de la tago de armistico - praktikata 300 jarojn pli frue de kvakerismo; Latva milito de sendependeco: latva-estona armeo venkis apud Rigo blankulan Okcidentan Rusian Volontulan Armeon de generalo Pavel Bermondt-Avalov; Usono: laboristoj de la sindikato Industriaj Laboristoj de la Mondo atakis armistican paradon en Centralia, kaŭzante morton de 5 homoj
- 1920: Nekonata soldato estis entombigita en Francio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
- 1923: Prezidantaro de la Konsilio de Belorusa Popola Respubliko translokiĝis de Kaŭno al Prago (posta membrino iĝis Ivonka Survila)
- 1926: Usono: Ŝoseo 66 ekfunkciis
- 1932: En Varsovio oni inaŭguris Monumenton al Aviadilisto
- 1936: Veterprognozo estis unuafoje televidigita en Anglio
- 1937: Japanio konkeris Ŝanhajon; unua celebrado de la Nacia Festo de Sendependeco en Pollando
- 1938: İsmet İnönü iĝis prezidento de Turkio
- 1939: Dua Mondmilito: Pollando: nokte de la 10-a/11-a de novembro germanoj bruligis plimulton de sinagogoj en Lodzo; masakro de Piaśnica apud Wejherowo - pafekzekutiĝis 314 personoj; Intelektul-kampanjo: en iama gruzejo en Paterek apud Nakło nad Notecią pafmortiĝis plimulto el 100 arestitoj de la antaŭa tago; germana polico pafmortigis en Ostrów Mazowiecka 380 judojn sub preteksto rezultigi incendiojn, en aliaj lokoj preskaŭ 200 personojn; Pola Rezistomovado: en prusa Silezio kaj Varsovio aperis du novaj konspiraj gazetoj
- 1940: Gestapo pafekzekutis en Ostrów Mazowiecka ĉirkaŭ 530 judojn kaj unuajn malliberulojn en Aŭŝvico; SS pafmortigis en koncentrejo Dachau 55 reprezentantojn de la pola elito; britaj torpedaj aviadiloj atakis sidejon de itala milita mararmeo en Taranto
- 1941: en koncentrejo Aŭŝvico SS pafmortigis 151 polajn malliberulojn; en Jastrzębie aperis konspira gazeto "Zew" (Alovoko)
- 1942: En Konopnica pafmortiĝis 30 malliberuloj, alveturigitaj de Lublin, kaj en Bochnia, kadre de Operaco Reinhardt, 44 judoj de malliberejo en Wiśnicz; Nord-Afrika kampanjo: brita 36-a Infanteria Brigado sen batalo grundiĝis en Beĵaja; Sieĝo de Leningrado: sovetiaj trupoj de 62-a armeo haltigis laŭvican germanan atakon
- 1943: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis en Świętocin 23 polajn protestantojn, kaj ukrainoj en Dołhe (proksime al Rivno) murdis 8 polojn; germanaj policoj murdis en 13 lokoj 166 polojn (en tio 11 ciganoj); Ohrid: unua Makedona-Kosova Sturma Brigado estis formita en vilaĝo Slivovo
- 1944: en Makedonio bulgara armeo okupis 3 urbojn, i.a. Kumanovon; ambasadoroj de Usono, Britio kaj Sovetunio anoncis inviton de Francio partopreni Eŭropan Konsultan Komisionon kiel la 4-a konstanta membro; nokte de la 11-a/12-a de novembro Bomba Korpuso de RAF atakis Dortmund kaj Harburg
- 1952: Usono: en Kalifornio oni montris magnetoskopon; 1952: Stalinismo: Bulgara episkopo Eŭgenio Bosilkov kaj tri aliaj katolikaj pastroj estas ekzekutitaj en malliberejo de Sofio
- 1953: Stalinismo: Pollando: en distrikto Ostrołęka en batalo kun kelkcent funkciuloj de la Korpuso pri Interna Sekureco, Sekureca Ofico kaj Civitana Milico pereis tri membroj de Nacia Militista Unio
- 1955: Nereu Ramos iĝis provizora prezidento de Brazilo
- 1956: János Kádár sciigas ke la Provizora Administra Komitato de Hungara Socialista Laborista Partio rezoluciis por ĉesigi la politikan policon ÁVH
- 1957: En Pollando stalinisma krimulo, kolonelo Anatol Fejgin, estis kondamnita al 12 jaroj de mallibero, aliaj funkciuloj de Ministerio pri Publika Sekureco: Roman Romkowski al 5 jaroj kaj Józef Różański al 14 jaroj
- 1960: Puĉprovo de la Armeo de Vjetnama Respubliko kontraŭ prezidanto Ngô Đình Diệm estis subpremita post kiam Diem false promesis reformon, permesante al lojaluloj savi lin
- 1961: En Litova SSR estis fondita Societo por Protekto de Monumentoj kaj Loka Popolscio, la sola tiaspeca organizo en Sovetunio
- 1963: 44 landoj de la mondo altrudis embargon al Sud-Afriko pro ties rasisma politiko
- 1965: Rodezio iĝis suverena ŝtato - Unuflanka Deklaro de Sendependeco de Rodezio
- 1967: Tokio: japana esperantisto Yui Chunoshin sinbruligis, proteste al la Milito de Vjetnamio
- 1968: Hinda Oceano: sur Maldivoj estis proklamita respubliko
- 1969: En Aŭstrio federacia registaro aprobis konstruadon de nuklea centralo Zwentendorf, proksime al Tulln, kiu tamen neniam ekfunkciis
- 1972: Usono fermis lastan militistan bazon en Vjetnamio
- 1973: Milito de Jom Kippur: sur la 101-a km de la vojo Kairo-Suezo israelaj kaj egiptaj militistoj subskribis armisticon
- 1974: Samtage du sendependaj grupoj de usonaj eksperimentistoj - gvidataj de Burton Richter kaj Samuel C. C. Ting - publikigas raportojn pri malkovro de nova elementa partiklo, poste nomata mezono J/Ψ
- 1975: Angolo fariĝis sendependa de Portugalio - en Luando liberiga movado MPLA proklamis sendependecon de portugala kolonia imperio
- 1979: Pola Popola Respubliko: malpermesita manifestacio antaŭ la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio okazis
- 1981: Antigvo-Barbudo aniĝis al la Unuiĝintaj Nacioj
- 1982: Oni komencis konstrui digvojon de reĝo Fahd inter Sauda Arabio kaj Barejno
- 1988: En Gdansko, Katowice kaj Poznano taĉmentoj de motorigita milico atakis manifestaciantojn; Organiza Komitato de la Belorusa Popola Fronto apelaciis "Al la civitanoj de Belorusio", en kiu ĝi priskribis politikan skizon de la movado
- 1990: Unua numero de "Rossijskaja Gazeta" aperis, eldonita de la registaro de Rusio
- 1992: Diplomatiaj rilatoj inter Belorusio kaj Vatikano establiĝis - kreo de diplomatia misio de Apostola Seĝo en la lando
- 1992: Eklezio de Anglio voĉdonis por doni sacerdotecon al virinoj
- 1994: Codex Leicester, malgranda kolekto de sciencaj skribaĵoj de Leonardo da Vinci, estis aŭkciita kun enspezo de 30,8 milionoj da dolaroj; Komuna Kristologia Deklaracio estas subskribita inter Katolika Eklezio kaj Asira Eklezio de la Oriento
- 1995: Eŭska Aŭtonoma Komunumo: Metroo de Bilbao ekfunkciis
- 1997: Mary McAleese iĝis prezidentino de Irlando
- 2002: Anna Politkovskaja anoncis pri la drogo naloksono, uzita de rusaj specialaj servoj dum la sturmo de la teatra centro en Moskvo, pro kio 130 ostaĝoj pereis
- 2007: Danilo Türk gajnis prezidentan balotadon en Slovenio
- 2008: Mohamed Naŝid iĝis unua demokratie elektita prezidento de Maldivoj
- 2010: Oficanta prezidento de Irako Ĝalal Talabani elektiĝis por dua oficperiodo; unua laŭtigita de amaskomunikiloj Marŝo de Sendependeco en Varsovio
- 2011: Lukas Papadimos iĝis ĉefministro de Grekio; Michael D. Higgins ĵuris kiel prezidento de Irlando
- 2012: Siria enlanda milito: Siria Nacia Koalicio favore al Opozicio kaj Revoluciaj Fortoj fondiĝis
- 2016: Solena inaŭguro de la Templo de Dia Providenco en Varsovio (Wilanów)
- 2017: Tagonokta Pola Radio Chopin ekfunkciis en cifereca aŭd-radiofonio DAB
- 2018: Ĝenerala sekretario de NATO Jens Stoltenberg okaze de la 100-a datreveno de sendependeco bondeziris al Estonio, Latvio, Litovio, Pollando kaj Rumanio; Prezidanto de Pollando Andrzej Duda enmanigis postmorte Ordenon de Blanka Aglo al escepte meritaj personoj - la ordenon ankaŭ ricevis kreiĝanta Muzeo de Pola Historio en Varsovio
- 2019: Pasado de Merkuro elde Tero - la sekva okazos en 2032
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: 7 pontoj estis eksplodigitaj, inkluzive de 4 super Dnipro; Pentagono informis, ke Usono transdonos armean helpon al Ukrainio valoran 400 mln da dolaroj kun i.a. municio kaj memmovaj sistemoj de aer-defendo Avenger
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1050: Henriko la 4-a, romia-germana imperiestro (m. 1106)
- 1154: Sanĉo la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1211)
- 1155: Alfonso, reĝo de Kastilio, venkinto de almohadoj (m. 1214)
- 1220: Alfonso, franca grafo (m. 1271)
- 1491: Martin Bucer, germana protestanta reformisto (m. 1551)
- 1493: Paracelsus, germana kuracisto, alkemiisto, astrologo, mistikulo kaj filozofo, profesoro de la Universitato de Bazelo, patro de la moderna medicino (m. 1541)
- 1512: Marcin Kromer, pola humanisto, historiisto, muzikteoriisto, kanoniko, diplomatia reprezentanto de la Pola Respubliko en Papa Ŝtato kaj verkisto de renesanco (m. 1589)
- 1569: Martin Ruland la Juna, germana kuracisto kaj alkemiisto, fondinto de iatrokemio, sekvanto de Paracelsus (m. 1611)
- 1579: Frans Snyders, flandra pentristo (m. 1657)
- 1633: Markizo de Halifakso, brita ŝtatestro, politikisto kaj verkisto (m. 1695)
- 1691: Oddo Scharz, aŭstra juristo kaj monaĥo (m. 1749)
- 1729: Louis Antoine de Bougainville, franca navigisto kaj esploristo de Oceanio, unua franco kiu ĉirkaŭnavigis la mondon (m. 1811)
- 1734: František Martin Pelcl, ĉeĥa filologo, historiisto kaj verkisto, instruisto de la ĉeĥa lingvo en Vieno kaj profesoro pri la ĉeĥlingva literaturo en Universitato de Karolo en Prago (m. 1801)
- 1748: Karlo la 4-a, reĝo de Hispanio (m. 1819)
- 1750: Cölestin August Just, germana oficisto, biografo de Novalis (m. 1822)
- 1791: József Katona, hungara tradukisto kaj dramverkisto (m. 1830)
- 1806: Lipót Rottenbiller, hungara urbestro, partoprenanto de la hungara revolucio de 1848 (m. 1870)
- 1807: Márton Lendvay, hungara aktoro (m. 1858)
- 1821: Fjodor Dostojevskij, rusa verkisto (m. 1881)
- 1829: József Koncz, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1906)
- 1838: Karl von Fritsch, germana geologo
- 1845: Jules Guesde, franca marksista socialisto kaj ĵurnalisto (m. 1922)
- 1850: António Carvalho de Silva Porto, portugala pentristo (m. 1893)
- 1852: Conrad von Hötzendorf, aŭstra stabestro de Aŭstrio-Hungario (m. 1925)
- 1863: Paul Signac, franca pentristo, reprezentanto de nov-impresionismo, kunkreinto de punktismo (m. 1935)
- 1864: Alfred Hermann Fried, aŭstra verkisto Nobelpremiita pri paco (m. 1921)
- 1869: Gaetano Bresci, itala anarkiisto, murdinto de la itala reĝo Umberto la 1-a (m. 1901)
- 1869: Viktoro Emanuelo la 3-a, reĝo de Italio, reĝo de Albanio (m. 1947)
- 1873: Eugeniusz Kazimirowski, pola pentristo (m. 1939)
- 1873: Anna Marie Tilschová, ĉeĥa verkistino, enestanta en Ĉeĥoslovaka Antologio (n. 1957)
- 1878: István Friedreich, hungara instruisto kaj ĵurnalisto (m. 1915)
- 1882: Gustavo la 6-a Adolfo, reĝo de Svedio, aŭtoritato pri la ĉina arto (m. 1973)
- 1885: George S. Patton, usona ĉefgeneralo dum la dua mondmilito (m. 1945)
- 1888: Johannes Itten, svisa artteoriisto kaj pentristo (m. 1967)
- 1891: Jan Mukařovský, ĉeĥa lingvisto kaj teoriulo pri literaturo kaj estetiko, strukturisto (m. 1975)
- 1891: Lilja Brik, soveta skulptistino kaj filmreĝisorino (m. 1978)
- 1892: Janina Ender, pola sciencistino, filino de esperantisto Franciszek Ender (m. 1974)
- 1904: Joe Penner, usona komediano kaj vodevilisto (m. 1941)
- 1905: László Cs. Szabó, hungara verkisto, eseisto, poeto, kunlaboranto de la hungara sekcio de BBC (m. 1984)
- 1911: Lukács Zárug, rumania hungara arkitekto kaj socia aganto (m. 1985)
- 1914: Lajos Elekes, hungara historiisto, verkisto, profesoro (m. 1982)
- 1922: Kurt Vonnegut, usona verkisto pri scienca fikcio (m. 2007)
- 1926: Miklós Kallós, rumania hungara sociologo, filozofo, redaktoro (m. 2018)
- 1927: Luigi Malerba, itala verkisto, noviganto de la itala literaturo (m. 2008)
- 1928: Lajos Boross Román, rumania hungara pentristo elmigrinta al Federacia Respubliko Germanio
- 1928: Carlos Fuentes, meksika verkisto (m. 2012)
- 1929: Hans Magnus Enzensberger, germana verkisto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 2022)
- 1933: Elem Klimov, rusa kaj soveta filmreĝisoro (m. 2003)
- 1935: Bibi Andersson, sveda aktorino (m. 2019)
- 1937: László Miklós, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, verkisto kaj tradukisto
- 1940: József Nándor Neményi, rumania hungara ekonomikisto
- 1942: András Huber, rumania hungara verkisto, historiisto
- 1944: Stanisław Piłaszewicz, pola afrikanisto kaj filologo, lekciisto pri lingvo kaj kulturo de haŭsoj, laboranta en Ganao kaj Niĝerio
- 1945: Daniel Ortega, prezidento de Nikaragvo, prezidanto de Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo
- 1946: Maŭro La Torre, itala profesoro pri matematika lingvistiko, prezidanto de ILEI, membro de AIS kaj Akademio de Esperanto, lanĉinta projekton Interkulturo, vikipediisto, Esperantisto de la Jaro (m. 2010)
- 1953: Károly Veress, rumania hungara filozofo
- 1955: Kambuzia Partovi, irana filmreĝisoro (m. 2020)
- 1960: Katja Flint, germana aktorino, kies vivpartnero estas aŭstra verkisto Peter Handke
- 1962: Demi Moore, usona aktorino okupiĝanta pri kabalo
- 1966: Benedicta Boccoli, itala aktorino
- 1968: Peaches, kanada kantistino, muzikproduktisto kaj provoka kantaŭtoro
- 1974: Leonardo DiCaprio, usona aktoro
- 1986: Greta Salóme Stefánsdóttir, islanda soula kantistino kaj violonistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1285: Petro la 3-a, reĝo de Aragono, Valencio kaj Sicilio (n. 1239)
- 1476: Rodrigo Manrique, hispana ribelema nobelo (n. 1406)
- 1510: Bohuslavo Lobkovic de Hasenŝtejno, ĉeĥa nobelo, humanisto, juristo, verkisto, eseisto kaj laŭrokronita poeto (n. 1461)
- 1677: Barbara Strozzi, itala kantisto kaj komponistino de baroko (n. 1619)
- 1686: Otto von Guericke, germana fizikisto kaj inĝeniero (n. 1602)
- 1686: Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, franca generalo (n. 1621)
- 1688: Jean-Baptiste de La Quintinie, franca ĝardenisto kaj agronomo (n. 1624)
- 1751: Julien Offray de La Mettrie, franca kuracisto kaj filozofo, fondinto de la studo pri konscienco (n. 1709)
- 1806: Josef Gottlieb Kölreuter, germana botanikisto, profesoro pri biologio faka pri polenado (n. 1733)
- 1831: Nat Turner, usona gvidanto de sklava ribelo, ekzekutita (n. 1800)
- 1855: Søren Kierkegaard, dana filozofo, poeto kaj teologo, pioniro de ekzistadismo, elstarulo pri neraciismo (n. 1813)
- 1861: Petro la 5-a, reĝo de Portugalio (n. 1837)
- 1884: Alfred Edmund Brehm, germana zoologo kaj verkisto (n. 1829)
- 1917: Hans Kudlich, aŭstra kuracisto kaj politikisto, adepto de unuigo de Silezio, batalanto por egalrajtigo de ĉeĥa lingvo kun la germana (n. 1823)
- 1917: Liliuokalani, lasta reĝino de Havajo, verkistino, esperantigata (n. 1838)
- 1922: Nuno Baena, brazila mararmea kuracisto, poeto kaj rakontisto, kunfondinto kaj unua vicprezidanto de Brazila Klubo Esperanto, kaj de Esperanto-grupoj en Florianópolis kaj Belém (n. nekonata)
- 1930: Daniel Henry Lambert, angla lingvisto esperantiginta tragediojn de Ŝekspiro - Makbeto kaj Julio Cezaro (n. 1852)
- 1933: Ernst Hartert, germana ornitologo kaj ovologo (n. 1859)
- 1943: Mózes Hegyi, hungara reformita pastro, poeto, lokhistoriisto (n. 1908)
- 1945: Jerome Kern, usona komponisto, aŭtoro de muziko al 37 muzikaloj (n. 1885)
- 1955: Arthur Henry Cobby, aŭstralia flug-aso, brigada generalo (n. 1894)
- 1962: József Boros, hungara-germana kuracisto, internisto, universitata profesoro (n. 1890)
- 1966: Hector Vermuyten, flandra esperantisto (m. 1966)
- 1976: Alexander Calder, usona skulptisto, abstrakta pentristo, ilustristo kaj grafikisto (n. 1898)
- 1978: Pál Horváth, rumania hungara instruisto, fakverkisto pri pedagogio (n. 1932)
- 1984: Martin Luther King (patro), usona baptista pastro, patro de Martin Luther King (n. 1899)
- 1987: Charles H. Baker la Juna, usona ĵurnalisto
- 1990: Giannis Ritsos, greka poeto, komunisto (n. 1909)
- 2004: Jaser Arafat, palestina Nobelpremiita politikisto, fondinto de Fatah, unua prezidanto de la Palestina Aŭtonomio, mortinta en misteraj cirkonstanoj (n. 1929)
- 2012: Rex Hunt, brita militisto kaj diplomato (n. 1926)
- 2016: Ilse Aichinger, aŭstra verkistino kaj poetino (n. 1921)
- 2017: Chiquito de la Calzada, hispana aktoro, humuristo kaj kantisto de flamenko (n. 1932)
- 2017: Kirti Nidhi Bista, nepala politikisto, trifoja ĉefministro, foririnta dum krizo de monarkio pro la enlanda milito en Nepalo (n. 1927)
- 2021: Frederik Willem de Klerk, prezidento de Sud-Afriko (n. 1936)
- 2022: Wolf Schneider, germana ĵurnalisto, verkinta Nekrologon pri Esperanto (n. 1925)
- 2023: Karel Schwarzenberg, ĉeĥa politikisto, ministro pri eksteraj rilatoj, estro de konservatisma partio (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Marteno el Tours, episkopo, sanktulo ankaŭ de Ortodoksa Kristana Eklezio
- Teodoro la Studiito, bizanca monaĥo, sanktulo ankaŭ de Ortodoksa Kristana Eklezio
- En pli fruaj tempoj tiu festo estis la limdato por pagi la dekonaĵon en naturaĵoj, do la fino de la kamparana laborjaro
- En kelkaj regionoj, ĉefe en Germanio laŭ la Rejno, hodiaŭ, la 11-an, je la 11-a kaj 11, komenciĝas jam la karnavala agado, la t. n. kvina sezono
- Pollando: Nacia tago de sendependeco, tago de la sendependiĝo (1918); pli frue en la jaroj 1919-1933 Festo de la Ordeno Virtuti Militari (la 3-a de majo) kaj 1933–1989 (la 11-a de novembro)
- Belgio kaj Francio: ferio, memore al armistico de 1918
- Finnlando: Tago de patro
- Nacia tago en Angolo, tago de la sendependiĝo (1975)
- Tajvano: Tago de ĝemeloj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 11-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1863 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.