Omego
Aspekto
(Alidirektita el Ω)
Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero Ω. Por aliaj signifoj vidu Omego (apartigilo). |
Omego (Ω, ω) (greke ὦ μέγα = „granda O”) estas la 24-a kaj lasta litero de la greka alfabeto. Omego estas ofte uzata en signifo de „lasta” aŭ „fino” male al alfo (alfo kaj omego). Ĝi havas la numeran valoron de 800.