Saltu al enhavo

Šibenice (artileria fuortaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Šibenice
Artileria fuortaro Šibenice
ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Šibenice
fuortaro
Vido el belvedero Šibenice al loko kie devis situi unu el la objektoj de la fuortaro
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Šibenice
Alia nomo: Galgenberg
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Lokigo Sádek, Milostovice
Montaro Nízký Jeseník
Situo Šibenice
 - koordinatoj 49° 57′ 21″ N 17° 46′ 59″ O / 49.95583 °N, 17.78306 °O / 49.95583; 17.78306 (mapo)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šibenice (pevnost)
Portalo pri Ĉeĥio
Šibenice
Bazaj indikoj
Objektoj de fuortaro OP S-30 „Šibenice“
OP S-31 „U Cesty“
OP S-32 „Kopaniny“
OP S-33 „Katastr“
OP S-33a
OP S-34 „Březová“
OP S-35 „U Vrby“
OP S-35a „Divá Hůra“
Aliaj nomoj Galgenberg
Komandantoj kaj soldatoj
Komandanto ne estis difinita
Hom-ekipo 615 viroj
Konstruado
Konstru-firmao Lanna

Artileria fuortaro Šibenice (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Šibenice, Šibenice signifas Pendumilo) estis konstruata proksimume 10 km okcidente de urbo Opava. La konstruado de fuortaro estis planita en spacon de nivellinio 376 U šibenice inter municipoj Sádek kaj Milostovice, okcidente de Opava. Kiel praktikan komencon de ĝia konstruado ni povas konsideri la 10-an de januaro 1938, kiam estis komisiita de Ministerio de nacia defendo konkurso por konstrulaboroj. Templimo por fini la konstrulaboroj estis 26 monatoj kaj sumaj konstrukostoj por la laboroj inkluzive de materialo estis supozataj en alteco 61 730 000 Kč.

Tasko de la fuortaro Šibenice, nomata iam ankaŭ „Galgenberg“, estis subteni per artileria pafado la fortikaĵlinion ekde urbo Opava okcidenten kaj malebligi al malamiko por antaŭeniri ekde la ŝtatlimo tra la plej mallonga direkto al urbo Olomouc. Vasta supraĵo de la fuortaro estas preskaŭ plata, tereno ĉi tie ekde oriento kaj sudo nur milde ascendas. Sed okcidente la fuortaro estas akre limigita per abrupta, preskaŭ 50 m profunda krutaĵo, kiu en larĝa arko turniĝas ŝirmante ties supraĵon eĉ de norde.

La fuortaro Šibenice apartenis kun siaj sep batalfuortoj inter la plej signifajn ekkonstruitajn ĉeĥoslovakajn fuortarojn kaj ĝi estis komparebla kun fuortaroj Dobrošov kaj Adam. Sole fuortaro Stachelberg superis ĝin.

La artileria fuortaro Šibenice estis ekkonstruita, sed sekve de endanĝerigo fare de la nazia Germanio ĝi estis en la ekkonstrua fazo cele surŝutita tiel, por ke ne estis trovita eniro - enirejo en la fuortaron. Ĝis nun la enirejo ne estis trovita. En la subtera parto estas onidire tre longaj kunigkoridoroj, kaj savvojoj kaj kunigaj kaj provizigaj. La koridoroj devas havi longecon proksimume 2,5 km.

Taskoj de la fuortaro

[redakti | redakti fonton]

La fuortaro devis subteni per haŭbizoj la izolitajn infanteriajn fuortojn de urbo Opava ĝis infanteria fuorto ĉe municipo Sosnová. La artileria turniĝonta turo povis per siaj armiloj pripafi tiam germanajn urbojn kaj urbetojn Pilszcz, Branice, Uciechowice kaj pluajn. Maldekstre de la fuortaro la pafado devis superkovriĝi kun nuligita fuortaro Milotický vrch, kiu estis anstataŭigita per du izolitaj artileriaj fuortoj. Dekstre la pafado de haŭbizoj de la artileria fuorto devis tuŝi la pafadon de haŭbizoj el la artileria fuorto MO S-39 "U Trigonometru" de l' artileria fuortaro Smolkov.

Objektoj de la fuortaro:

    • OP S-30 „Šibenice“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-31 „U Cesty“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-32 „Kopaniny“ – (infanteria fuorto)
    • OP S-33 „Katastr“ – (artileria turniĝonta turo)
    • OP S-33a – (fuortara minĵetila fuorto)
    • OP S-34 „Březová“ – (artileria fuorto okcidento)
    • OP S-35 „U Vrby“ – (artileria fuorto oriento)
    • OP S-35a „Divá Hůra“ – (enireja objekto)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Fuortaro Šibenice en Vikimedia Komunejo