Šalov
Šalov, hungare Garamsalló [garamŝalO] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Šalov | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 935 71 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | 421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 463 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°00′14″N 18°42′27″O / 48.00389°N, 18.7075°O (mapo) Koordinatoj: 48°00′14″N 18°42′27″O / 48.00389°N, 18.7075°O (mapo) | ||
Alto | 157 m s.m. | ||
Areo | 19 km² | ||
Horzono | UTC 1 (en somero 2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Šalov [ ] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Šalov situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Levice troviĝas je 28 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1280 laŭ tiama hungara ortografio "Sorlou". En 1601 oni komputis tie 34 domojn. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Garamsalló 1037 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Garamsalló rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondomilito parto de la hungaroj deportiĝis, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo ŝtata bieno funkciis tie. Fine de la 20-a jarcento ciganoj alvenis. En 2001 vivis en Šalov 445 homoj, (73% hungaroj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- iam romkatolika (nun kalvinana) preĝejo el la 13-a jarcento, kelkfoje trakonstruita
- muzeeto
- vinkelo 145 m-ojn longa de 1816
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Garamnagysalló naskiĝis hungara aktoro Zoltán Gálosi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio