Ŝvito
Aspekto
(Alidirektita el Ŝvitado)
Ŝvito estas sekrecio, kiun ellasas homo, kiam li ŝvitas. La biologia funkcio estas malvarmigo de la korpo per elvaporigo. Ŝvito estas akveca, senkolora kaj salgusta likvo sekreciata de subhaŭtaj glandoj. Ĝi elfluetas el la haŭtoporoj. Plej ofte, oni ŝvitas kiam oni estas nervoza, oni korpekzercas, aŭ dum kelkaj malsanulaj kondiĉoj (kiel Korinfarkto).
Kompozicio
[redakti | redakti fonton]La kompozicio de ŝvito varias de unu individuo al la alia, laŭ la temperaturo, la alklimatiĝo, la laborplenumo kaj la nutraĵo. Kutime ŝvito enhavas la jenajn elementojn:
- akvo (ĉirkaŭ 99 %)
- natria klorido (salo, ĉirkaŭ 1 %)
- aliaj ne-organaj saloj
- karbonacida diamido
- urinacido
- grasacidoj kiel ekzemple formika acido aŭ butera acido
- aminoacidoj
- amoniako
- sukero
- lakta acido
- askorbata acido (vitamino C)
- ĥolesterolo
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri ŝvito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kiu ŝvitas, tiu profitas. ” „ Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. ” „ Pli bone estas ŝviti ol tremi. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-10.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Quarks & Co: Nia ŝvito Arkivigite je 2006-09-09 per la retarkivo Wayback Machine germane