Ĥarkivo
Ĥarkivo | |||
ukraine Харків | |||
urbo | |||
[[Dosiero:|300px]]
[[Dosiero:|300px]]
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Харків | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Ĥarkiva provinco | ||
Historia regiono | Kieva Regno / Kijiva Regno | ||
Universitato | Ĥarkiva Universitato | ||
Riveroj | Lopan, Ĥarkivo | ||
Situo | Ĥarkivo | ||
- alteco | 152 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 00″ N 36° 19′ 00″ O / 49.91667 °N, 36.31667 °O (mapo) | ||
Areo | 350,05 km² (35 005 ha) | ||
Loĝantaro | 1 443 886 (2021) | ||
Denseco | 4 124,8 loĝ./km² | ||
Fondo | 1654 | ||
Urbestro | Terekhov Igor Aleksandroviĉ | ||
Horzono | OET (UTC 2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC 3) | ||
Poŝtkodo | 61001—61499 | ||
Telefona antaŭkodo | 380-57 | ||
KOATUU | 6310100000 | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kharkiv | |||
Retpaĝo: www.city.kharkov.ua | |||
Ĥarkivo (ĝis la jaro 1991 ofte literumata Ĥarkovo, ukraine Харків [Ĥarkiv])[1] estas la dua plej granda urbo de Ukrainio. Dum la jaro 1989, tuj antaŭ la disfalo de Sovetunio, ĝi havis 1.610.000 loĝantojn, dum la jaro 2001 1.470.902 kaj laŭ takso pri la jaro 2005 1.464.740. La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas "oblast": la Ĥarkiva provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo. En la jaro 2012 urbo gastigis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.
De la jaro 1804 en la urbo funkcias Ĥarkiva Universitato, kie diplomitiĝis multaj eminentaj homoj. De maro 2022 Urbo-Heroo de Ukrainio.
Historio
[redakti | redakti fonton]- Fondita de kozakoj en 1655 kiel militista setlejo
- Kreo de universitato en 1804
- En 1882 formiĝis rondo de judaj studentoj, kiu lanĉis sloganon de la reveno de judoj al Palestino. Domo de Jakobo ekstaru — kaj ni iros, kio iĝis fundamento de cionismo. Ĥarkive ekzistas bela kaj granda sinagogo ĥorala.
- Fondo de politekniko en 1885
- En la jaroj 1917-1934 Ĥarkivo estis ĉefurbo de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- En la jaroj 1921-1924 agis ĉi tie pola diplomatejo, nomumita en 1924 al Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Ĥarkivo
- En la jaroj 1932-1933 granda malsatego - holodomoro en Ukrainio
- Aprile kaj maje 1940 NKVD murdis en sia sidejo ĉirkaŭ 3800 militkaptitojn de koncentrejo en Starobilsk, enterigitaj poste en Pjatiĥatki. Tiu ekzekuto estas parto de la Katina murdo
- Dum la Dua Mondmilito okazis ĉi tie kvar bataloj pri la urbo; parton de industrio oni sukcesis transporti trans Uralon.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]La Dua Batalo de Ĥarkovo aŭ Operaco Fredericus estis kontraŭ-ofensivo en la regiono ĉirkaŭ Ĥarkovo (nune Ĥarkivo)[2] kontraŭ la pontokapa ofensivo Izium de la Ruĝa Armeo fare en la 12a–28a de majo 1942, en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito. Ties celo estis elimini la pontokapon Izium super Donec aŭ la "Barvenkovo kerno" (en rusa: Барвенковский выступ) kiu estis unu el la sovetaj ofensivaj areoj. Post vintra kontraŭ-ofensivo kiu forigis germanajn trupojn for el Moskvo sed elĉerpis la rezervojn de la Ruĝa Armeo, la Ĥarkova ofensivo estis nova soveta klopodo etendi sian strategian iniciaton, kvankam al ĝi mankis grava elemento de surprizo.
La Tria Batalo de Ĥarkovo estis serio de bataloj en la Orienta Fronto de la Dua Mondmilito, luktita de la Germana Armegrupa Sudo kontraŭ la Ruĝa Armeo, ĉirkaŭ Ĥarkovo inter la 19a de Februaro kaj la 15a de Marto 1943. Konata de la germana flanko kiel Doneca Kampanjo, kaj en Sovetunio kiel Donbas-Ĥarkova operaco, la germana kontraŭfrapo kondukis al la rekapto de la urboj Ĥarkovo kaj Belgorodo.
La Kvara Batalo de Ĥarkovo estis parto de la Operaco Polkovodets Rumiántsev (populare nomumita la Rumiántsev) dum la Dua Mondmilito. Profitante la rezulton de la batalo de Kursk kaj la grandan elĉerpiĝon de la germanaj panzer-divizioj, la alta stabanaro de la Ruĝa Armeo (nome la Stavka) muntis sukcesan kontraŭofensivon kontraŭ la elĉerpitaj soldatoj de Nazia Germanio cele al ilia forpelo for de Ĥarkovo kaj Belgorodo, kaj por devigi ilin instali siajn liniojn malantaŭ la rivero Dnepro. Ĝi okazis el la 12a al la 23a de aŭgusto 1943. Batalis 12 000 al 15 000 germanoj, estritaj de Erich von Manstein, kontraŭ 19 400 sovetoj, estritaj de Ivan Konev. La germanoj perdis 392 tankojn, dum la sovetoj 434. Sed la fina rezulto estis venko por la sovetoj, kiuj finfine liberigis la areon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Servoj
[redakti | redakti fonton]- Ĥarkiva Nacia Universitato Radioelektroniko
- Ĥarkiva Universitato
- Metroo de Ĥarkivo
- Tramtransporto en Ĥarkivo
- Trolebusa transporto en Ĥarkivo
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]La partneraj urboj de Ĥarkivo estas:[3]
- Albuquerque, Usono (2023)[4]
- Ankaro, Turkio (2013)
- Bolonjo, Italio (1966)
- Brno, Ĉeĥio (2005)
- Cetinje, Montenegro (2011)
- Cincinnati, Ohio, Usono (1989)
- Ĉenstoĥovo, Pollando (2016)
- Deĝon (대전), Sud-Koreio (2013)
- Daugavpils, Latvio (2006)
- Debrecen, Hungario (2016)
- Gaziantep, Turkio (2011)
- Geroskipu (Γεροσκήπου), Kipro (2018)
- Ĝenovo, Italio (2012)
- Ĝinano (济南市), Ĉinio (2004)
- Kaŭno (Kaunas), Litovio (2001)
- Kutaisi (ქუთაისი), Kartvelio (2005)
- Lilo / Lille, Francio (1978)
- Lublino, Pollando (2022)[5]
- Maribor, Slovenio (2012)
- Nurenbergo (Nürnberg), Germanio (1990)
- Polis (Πόλις), Kipro (2018)
- Porto, Portugalio (2011)
- Poznano, Pollando (1998)
- Riŝon-Le-Ciono (ראשון לציון), Israelo (2008)
- Tbiliso (თბილისი), Kartvelio (2012)
- Tirana, Albanio (2017)
- Tjanĝino (天津), Ĉinio (1993)
- Trnava, Slovakio (2013)
- Turku / Åbo, Finnlando (2022)[6]
- Varna (Варна), Bulgario (1995)
- Varsovio, Pollando (2011)
Gefiloj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Jura Soyfer (hebree יורה זויפר, 1912-1939, kiu antaŭ la lernejaj jaroj fuĝis al Vieno kaj konsideriĝas aŭstra dramisto)
- Sergej Svjatĉenko (n. en 1952, arkitekto kaj artisto kiu loĝas en Danio ekde 1990)
Konindaj personoj
[redakti | redakti fonton]Esperanto en la urbo
[redakti | redakti fonton]- "Plugilano" - eldonejo kun Esperanta fako
- La morto de Asuar - libro eldonita en la urbo en 1930
- Dmitrij Cibulevskij, Kurta historio de E-movado en Ĥarkiv, 1999, p. 84
- Ivan Jakovleviĉ Bril, gvidanto de E-klubo, tradukisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĥarkiv-Balaŝovskij (stacidomo)
- Ĥarkiv-Levada (stacidomo)
- Ĥarkiv-Pasaĵirskij (stacidomo)
- Osnova (stacidomo)
- Metroo de Ĥarkivo
- Tramtransporto en Ĥarkivo
- Internacia flughaveno Ĥarkiv
- Flughaveno Ĥarkiv-Pivniĉnij
- Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo
- Batalo de Ĥarkivo (2022)
- Listo de urboj en Ukrainio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Filip Noubel, Lukaŝenka aŭ Lukaŝenko? Kial anglalingvaj amaskomunikiloj malsame skribas la familinomon de la belorusa ŝtatestro?, Global Voices en Esperanto, la 7-an de septembro 2020.
- ↑ Ĥarkovo estas la ruslingva nomo de la nuna urbo Ĥarkivo; kaj rusa kaj ukraina estis oficialaj lingvoj en Sovetunio (fonto: Language Policy in the Soviet Union by L.A. Grenoble, angle)
- ↑ listo "Міста-партнери" (partneraj urboj) en la urba retejo Arkivigite je 2023-05-13 per la retarkivo Wayback Machine, vidita la 29-an de marto 2024 (ukraine)
- ↑ artikolo "Albuquerque welcomes new Ukrainian 'sister' city" (angle: Albuquerque bonvenigas novan ukrainian partneran urbon) (la 29-a de junio 2023). Arkivita el la originalo je la 10-a de julio 2023. Alirita la 10-an de julio 2023.
- ↑ informo en la urba retejo lublin.eu (pole)
- ↑ informo en la urba retejo turku.fi (finne)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
la ĉefa fervoja stacidomo
-
Persona telfero
-
katedralo Uspenskij
-
katedralo Pokrovskij
-
urbocentra domo en novgotika stilo
-
kultura palaco "Metallist"
-
Riveroj Lopan (maldekstre) kaj Ĥarkivo (dekstre) en la urbo
-
la nuptopalaco