Saltu al enhavo

Ĉu li?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉu li)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉu Li?
Ĉu Li?
Ĉu Li?
Aŭtoro Henri Vallienne
Eldonjaro 1908
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 447
vdr

Ĉu Li? [1] estas romano originale esperantlingve verkita de Henri Vallienne. La 447-paĝa libro aperis en la jaro 1908 en Parizo ĉe eldonejo Hachette. En 1938 reeldoniĝis ĉe Literatura Mondo (Budapeŝto) parto de la libro, reverkita fare de Kolomano Kalocsay. La restanta parto ĝis nun ne estas disponebla [2]

Kune kun Kastelo de Prelongo tiuj du romanoj estas la unuaj originalaj romanoj en Esperanto [3].

Citaĵo
 Ĝi forte tenas la atenton ĝis la lasta paĝo. Ĝi estas historio de fatala eraro, kiu persekutas senkompate siajn viktimojn. Ĉiuj komplikitaj situacioj estas lerte prezentataj kaj la motivoj de la roluloj estas tre lerte klarigataj. Troviĝas en tiu ĉi libro multaj esprimoj, kiujn ni pli vole rigardas, kiel apartaĵojn de la aŭtoro, ol kiel modelojn por la ĝenerala esperanta stilo. 
— 1908, Alfred Edward Wackrill, British Esperantist, 1908, paĝo 230
Citaĵo
 La dua plej bona stilisto en esperantujo post Kabe verkis la romanon Ĉu Li? havantan 447 paĝojn, dum kies tralegado la intereso ĉiam pli ka pli grandiĝas. Kortuŝantaj, tragikaj, teruraj aventuroj sekvas unu la alian kaj spite ilia malsimplo, neniam la leganto eĉ unu momenton perdas la fadenon kiu lin gvidas en tiu labirinto. La tuta temo de l' romano estas bazita sur dunaskiteco, kiun la aŭtoro nomas ĝemeleco : iu virino naskas samtempe du infanojn el kiuj unu la tagon mem de sia naskiĝo forbrulas en sia lulilo. Post dudek jaroj la alia estas kulpigita pri mortigo, kies aŭtoro estas iu nekonato kiu eksterordinare lin similas. Se lia ĝemela frato ne estus mortinta la afero simple kaj facile klarigus. Sed nur en la fino de l' libro la aŭtoro liveras laŭ tre verŝajna kaj logika maniero la solvon de l' enigmo...La ĉarmon de la verko de Vallienne oni devas serĉi ne en la temo mem sed en ĝiaj sennombraj apartoj. Tute trafe oni nomis la romanon Ĉu Li, "tragedio de eraroj", komparante ĝin kun la verko de Shakespeare La Komedio de Eraroj
— 1908(1965), Historio de Esperanto I, paĝo 256
Citaĵo
 Jen la 57a volumo eldonita de Literatura Mondo. Ĝi aspektas tiel same alloga, kiel la ceteraj eldonaĵoj de tiu firmo.

Vallienne estis homo multtalenta, kiu eĉ en tre frua epoko sukcesis verki en nia lingvo sciencajn disertaciojn, lingvajn eseojn, tradukojn de klasikaĵoj (ekz., Eneido, Meta- morfozoj), kaj ankaŭ du 500-paĝajn romanojn —La Kastelo de Prelongo [tiel], (1907), kaj Ĉu Li ? (1908). Ĉu Li? do estas la dua, kaj ne — kiel dirite sur la titolpaĝo— la unua originala romano en Esperanto. Malgraŭ la felietoneco kaj supraĵeco de ĉi tiuj du verkoj (kiuj por pruduloj tre certe ne taŭgas), laŭ mia juĝo ili pli bone ol iu ajn poste aperinta romano en nia literaturo sukcesas teni la intereson kaj atenton de la leganto: la personoj en ili vivas. i do ĝojas, ke oni represas ĉi tiun verkon, kaj eble represos ankaŭ la alian. La verko en sia nuna formo estas stile revizita de K. Kalocsay. Li tre kompetente iom mallongigis la rakonton, forstrekante el ĝi balastajn ripetojn ; kaj li eĉ iugrade reverkis la tutan libron, forigante el ĝi neakcepteblajn francismojn, malĝuste uzitajn vortojn, kaj malcertajn frazojn ; unuvorte, li celis doni al ni la verkon tia, kia ĝi verŝajne estus, se Vallienne mem estus verkinta ĝin nuntempe. Ĉu jure aŭ morale li rajtas tion fari, mi ne scias, kaj mi esprimas pri tio nenian opinion ; tamen oni povas esperi, ke tia kutimo ĉe represo de malnovaj verkoj ne fariĝos ĝenerala. Komparante la du tekstojn, mi konstatas, ke en naŭ okazoj el dek la ŝanĝoj enkondukitaj de K. estas efektive kaj nedisputeble plibonigoj ; el tia komparado oni efektive povas ricevi valoran lecionon pri stilo. Nur tie kaj tie la ŝanĝo farita ne estas tiel evidente bona; kaj nur tre malofte oni sentas, ke la ŝanĝo estas bedaŭrinda. Pri du aferoj tamen mi sentas fortan bedaŭron. Ne estas bone, ke personaj nomoj (substantivoj) havu adjektivan finaĵon: por mi la Esperanta formo de Josephine estas Jozefino, kaj Jozefa estas la adjektiva formo de Jozefo (ekz., la Jozefa vesto). Kaj plej multe mi bedaŭras la buĉadon de la malfeliĉa vorto ci ; de mi amata, kaj de K. persekutata. La uzo de tiu vorto ci estis por mi unu granda ĉarmo de la originala libro. Principe, estas aprobinde, ke (ĝis deca grado) Esperanta traduko de Eneido havu ne internacian sed Latinan vortordon, kaj donu al la leganto la iluzion, ke li legas Latinan lingvon : kaj same, ke en Esperanta romano oni permesu kaj eĉ celu, ke la parolo de francoj el Parizo imagigu al la leganto, ke ili

efektive parolas france. Plena internacieco kaj unuformeco de stilo ne estas ĉiam kaj ĉiuokaze dezirinda, eĉ en Esperanto. 
— M. C. BUTLER. La Brita Esperantisto - Numero 405, Januaro (1939)


Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝoj 49-50
  2. Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝoj 256 & 968.
  3. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4827, paĝo 404

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]