Saltu al enhavo

Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joseph R. Scherer
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
vdr

Ĉirkaŭ la mondon kun la verda stelo estas libro originale verkita en Esperanto fare de Joseph R. Scherer. La 272-paĝa libro kun 107 bildoj en flua, facila stilo aperis en 1933. Ĝi raportas pri la mondvojaĝo de Scherer en 43 landoj per kaj por Esperanto. La libro estas tre interesa kaj grava dokumento pri la vivado de Esperanto eĉ en ekzotikaj landoj.

Citaĵo
 En miaj junecaj tagoj, kiam la kinematografo estis afero ne konata, regula vizitanto al nia vilaĝo estis kolportisto kun kurioza kvarangula kesto. Li portadis ĝin surdorse de vilaĝo al vilaĝo, starigis ĝin sur tripiedo en foirplaco, kaj la infanoj, junaj kaj maljunaj, ĉirkaŭis ĝin kun avideco, pagis siajn groŝojn, kaj trarigardis la steroskopajn bildojn. La posedanto turnis manilon kaj la infanoj vidis kalejdoskope interesajn vidaĵojn de la ekstera nekonata mondo. Mi memoras tiujn ekscitajn momentojn, kiam la objektoj ŝanĝiĝis je turno de l' manilo.

Tiun saman ekscitan impreson mi ĝuis, dum mi legis la libron de Scherer. Scherer, kiel ĉiuj aventuremaj junuloj, jam delonge superbolis kun deziro al mondvojaĝo. Li konatiĝis kun Esperanto, ekmigris al Usono, kaj tie atingis la enviindan staton de monhavanto. Pro lia Esperanta entuziasmo la ICK-Direktoro rekonis en li bonan misiiston por la movado, kaptis la okazon, kaj aranĝis ĉion por propaganda vojaĝo de Scherer al la ekstrema oriento. En la nuna libro Scherer rakontas pri sia interesa vojaĝo kaj spertoj. Li enŝipiĝas por Japanujo post entuziasma adiaŭado de multaj Esperantistaj amikoj sur la kajo. Verdaj standardoj flirtas, oni ĵetas konfeti [tiel], kisojn, kaj bondezirojn. Jam surŝipe li propagandas, faras paroladojn surtere, brodkastas, vizitas gejŝejojn, lernejojn, universitatojn, grandajn magazenojn, antikvajn templojn, fabrikejojn, kaj Esperantajn grupojn. Li intermiksas kun la enloĝantoj, partoprenas en hejmeca vivo, dormas kaj manĝas en indiĝenaj kabanoj; ĉio per helpo de orientaj samideanoj: kaj ĉion li faras laŭ vere ĵurnalista maniero kaj rakontas per stilo facila kaj klasika. La kalejdoskopo estas kompleta, interesa, kaj ĝudona al la leganto. Scherer alportis al la Esperantisto en Eŭropo la orientajn vidaĵojn, bilde kaj priskribe, kiel neniam antaŭe estis

farite; kaj la libro devas esti en ĉies libraro
— J.D.A. La Brita Esperantisto - Numero 348, Aprilo (1934)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]