Ĉahbaharo
Ĉahbaharo · چابهار | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Sistano kaj Baluĉistano | ||
Telefonkodo | 0545 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 739 (2016) [ ] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 18′ N, 60° 39′ O (mapo)25.29194444444460.643055555556Koordinatoj: 25° 18′ N, 60° 39′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 18 m [ ] | ||
Horzono | UTC 03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chabahar [ ] | |||
Ĉahbaharo[1] (persalingve چابهار, laŭ baluĉa lingvo چھبار,) estas marhavena urbo kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto Ĉahbaharo en la Provinco Sistano kaj Baluĉistano, Irano. Ĝi estas la plej suda urbego de Irano kaj libera haveno (libera komerca zono) laŭ la marbordo de la Golfo de Omano fondita en 1992. La loknomo signifas: 4 printempoj (komprenu:tutjare estas printempo).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 9 m
- Loĝantaro: 106,739 en 2016
- Horzono: UTC 3:30; somere UTC 4:30
- Telefonkodo: ( 98) 545
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉahbaharo situas laŭ la marbordo de Makran.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekzistis fiŝkaptista vilaĝo kaj iama haveno nomita Ti en la najbareco de la nuna Ĉahbaharo jam antaŭ Kristo 2500. Dum konkeroj de Aleksandro la Granda la loknomo ŝaĝiĝis al Tiz, poste denove Ti. Tiu aktiva komerca haveno estis detruita fare de la mongoloj. La portugaloj havis la unuan kolonion en tiu parto ĝis 1621, poste britoj kaj denove portugaloj alvenis. La moderna urba vivo komenciĝis ĉirkaŭ 1970, kiam ĝi estis deklaritaj municipo kaj granda haveno. Moderna mararmea kaj aviadila bazo estis establita.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pro la strategia loko Ĉahbaharo estas en fokuso de la irana evoluo. La ekonomiaj sektoroj estas fiŝindustrio kaj komercado. Estas plano fari olean kaj gasan dukton al Pakistano/Afganistano.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉahbaharo estis konektita al sola ĉefvojo al la tutlanda vojreto. Tamen tiu vojo havas branĉon al Pakistano. La urbego havas ankaŭ internacian flughavenon. Ekde 2010 oni konstruas fervojan linion al Pakistano, poste Afganistano.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ĉahbaharo situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La okcidentaj ventoj vintre kaŭzas pluvojn kaj malofte ankaŭ la musono. Jare pluvas po 116,5 mm. Inter aprilo-novembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26,7 °C, inter aprilo-oktobro ofte estas pli, ol 40 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj
- mangrovoarbaro kun flamengoj, agloj
- plaĝoj kun akvosportoj
- fortikaĵo iomete for de la urbego
- telegrafa oficejo (1845)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971