Wieluń
Wieluń | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo • setlejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Wielunia | ||||
Provinco | Lodzio | ||||
Distrikto | Distrikto Wieluński | ||||
Komunumo | Komunumo Wieluń | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Fondita en | 1217-1218 | ||||
Urborajtoj | 1283 | ||||
Koordinatoj | 51° 13′ N, 18° 34′ O (mapo)51.222518.573888888889Koordinatoj: 51° 13′ N, 18° 34′ O (mapo) | ||||
Areo | 16,9 km² | ||||
Loĝantaro | 24453 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 1 446,9 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 98-300 | ||||
Telefona antaŭkodo | 43 | ||||
Aŭtokodo | EWI | ||||
TERYT | 1101217094 | ||||
Estro | Paweł Okrasa | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | pl. Kazimierza Wielkiego 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | [email protected] | ||||
Poŝtkodo de estraro | 98-300 | ||||
Telefono de estraro | 43 886-02-28 | ||||
Fakso de estraro | 43 843-80-31 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Adelebsen (Germanio) Osterburg (Altmark) | ||||
Komunuma retejo | http://www.um.wielun.pl | ||||
Wieluń estas urbo en vojevodio Lodzio en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Wieluń en distrikto Wieluński. Ĝi havas preskaŭ 26.000 loĝantojn. Apartenis al urboj de la Krono de la Regno de Pollando.
La urbo estas konate de la Bombado de Wieluń - serio da aeratakoj de Luftwaffe kontraŭ la pola urbo Wieluń la 1-an de septembro 1939. La atakoj estis farataj de bombaviadiloj Ju 87B. Aviadilatakoj okazis subite, sen deklaro de milito fare de Germanio. Ĝia rezulto estis detruo de konstruaĵoj en 75%, kun malsanulejo kaj antikvaj konstruaĵoj. Tio estas montrata kiel ekzemplo de bruteco kaj senkaŭza teroro de germana aviado.
Oni akceptas, ke la bombado de Wieluń estis la unua atako kontraŭ civilaj celoj, kaj la batalo de Westerplatte la unua atako kontraŭ militistaj celoj. Ambaŭ eventoj okazintaj sojle de la invado en Pollandon komencis la Duan Mondmiliton.
La 1-an de septembro 1939, la urbo estis bombita fare de la germana Luftwaffe en la unua ago de la Dua Mondmilito. La plej grandan parton el la urbocentro estis detruita de germanaj bombaviadiloj, inkluzive klare markita malsanulejo kaj historia gotika katolika preĝejo de la Ĉefanĝelo Miĥaelo (vidu la apudan foton), ankaŭ tute detruita estis la loka sinagogo (vidu la suban foton), kaj mortbatis preskaŭ 1.300 civilulojn. Tri kvaronoj de la urbo estis detruitaj (vidu la apudan foton). La viktimindico estis pli ol dufoje kiel maksimumo kiel Gerniko[1]. Dum la bombado ne troviĝis polaj armeaj taĉmentoj en la urbo.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Adelebsen, Germanio, ekde 1999
- Osterburg (Altmark), Germanio, 2002
- Letterkenny (Graflando Donegal), Irlando, 2007
- Ochtrup, Germanio, 2010
Konindaj personoj ligitaj kun la urbo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ We must not forget the real causes of the war, Norman Davies, The Independent, 29 August 2009