Novmumbajo
Novmumbajo | ||
marate: नवी मुंबई, angle: Navi Mumbai | ||
urbo | ||
Vido al ŝoseo Palm Beach Road kaj ĉirkaŭanta areo de Nerul kaj Belapur el Parsik Hill
| ||
|
||
Oficiala nomo: नवी मुंबई | ||
Lando | Barato | |
---|---|---|
Subŝtato | Maharaŝtro | |
Distriktoj | Distrikto Thana, Distrikto Raigad | |
Historia regiono | Brita Hindio | |
Parto de | Konkano | |
Tipo de urbo | Duobla urbo | |
Memorindaĵo | Nerul Balaji templo | |
Situo | Novmumbajo | |
- alteco | 10 m s. m. | |
- koordinatoj | 19° 02′ 00″ N 73° 01′ 00″ O / 19.03333 °N, 73.01667 °O (mapo) | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 0 m s. m. | |
Areo | 344,0 km² (34 400 ha) | |
Loĝantaro | 2 600 000 (2008) | |
Denseco | 7 558,14 loĝ./km² | |
Evoluita | 1972 | |
Horzono | BST (UTC 5:30) | |
Poŝtkodo | 400 xxx | |
Telefona antaŭkodo | 022 | |
ISO-3166 | IN-MH | |
Aŭtokodoj | MH-43, MH-06, MH-46 | |
Situo enkadre de Barato
| ||
Situo enkadre de Maharaŝtro
| ||
Vikimedia Komunejo: Navi Mumbai | ||
Retpaĝo: www.nmmconline.com | ||
Portalo pri Barato |
Novmumbajo aŭ Navi Mumbai (en loka lingvo नवी मुंबई estas milionurbo, la plej granda planita urbo de la mondo, duobla urbo, fine marhaveno en Barato, en subŝtato Maharaŝtro.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 119 477 loĝantoj sur areo de 344 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 254 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Novmumbajo situas laŭ okcidenta marbordo de Barato sur duoninsulo tre proksime de Mumbajo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Novmumbajo planiĝis en la 1960-aj jaroj, ĉar amaso da rifuĝintoj jam ne havis lokon en Mumbajo, la fakta konstruado komenciĝis en la sekva jardeko. Pli frue estis tie sateliturbo ekde 1948. Imponaj vojoj, pontoj, administraj konstruaĵoj konstruiĝis.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Novmumbajo havas savanoklimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw) kun influo de musono. La temperaturo somere estas 36-41 °C, vintre 17-20 °C. Plejparte inter junio kaj oktobro estas pluvo. Jare pluvas po 2400 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]Novmumbajo havas havenon, stacidomon kaj internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj, al la proksimeco antaŭurbaj trajnoj liveras la pasaĝerojn. Nature ankaŭ tie rikiŝoj kaj taksioj estas popularaj.
La Metroo de Novmumbajo malfermiĝis la 17-an de novembro 2023.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Karakaso, Venezuelo
- Bogoto, Kolombio
- Cluj-Napoca, Rumanio
- Havano, Kubo
- Damasko, Sirio
- Istanbulo, Turkio
- Teherano, Irano
- Ĝakarto, Indonezio
- Kuvajturbo, Kuvajto