Leiselsbach
Aspekto
Leiselsbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 8,84 km |
Fluo | |
Fonto | Kirchheimbolanden |
- Alteco super marnivelo | 286 m |
Enfluejo | en Albisheim en la rivereton Pfrimm |
- Alteco | 161 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Kirchheimbolanden |
La rojo Leiselsbach estas apenaŭ 9 km longa orografie maldekstra alfluanto de la rivereto Pfrimm en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Rivervojo
[redakti | redakti fonton]La rojo fontas en la urbo Kirchheimbolanden, la distrikturbo de la distrikto Donnersberg. La komenco estas malgranda digolago, kiu ricevas akvon el diversaj fontoj.
Post la urbo ĝi pasas Bischheim kaj apud la muelejo Kupfermühle alfluas de dekstre la rojo Gutleutbach. Poste ĝi preterfluas sude la vilaĝon Rittersheim kaj trafluas Gauersheim. Je la orienta rando de Albisheim la rojo enfluas la rivereton Pfrimm.