Koreio
Koreio | ||
Nordo: koree 조선 Ĉoson, Sudo: koree 한국 Hanguk | ||
duoninsulo | ||
Situo de duoninsulo Koreio
| ||
|
||
Kontinento | Azio | |
---|---|---|
Landoj | Nord-Koreio Sud-Koreio | |
Historia regiono | Tri Antikvaj Regnoj de Koreio | |
Parto de | Azio | |
Montaro | Montaro Changbai | |
Najbaras kun | 4
| |
Kelkaj urboj | 10
| |
Memorindaĵoj | Gyeongbokgung | |
Riveroj | 6
| |
Plej alta punkto | Pektusan | |
- alteco | 2 744 m s. m. | |
Areo | 223 348,0 km² (22 334 800 ha) | |
Loĝantaro | 75 000 000 (2013) | |
Denseco | 335,8 loĝ./km² | |
Plantaro | Ĉina kano, Kakinoko | |
Horzono | UTC (UTC 9, 8.5) | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Bulguksa | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1995 (#19) | |
Numero | 736 | |
Regiono | Azio-Oceanio | |
Kriterioj | i, iv | |
Lingvo | korea lingvo | |
Koreio
| ||
Nord-Koreio
| ||
Sud-Koreio
| ||
Vikimedia Komunejo: Korea | ||
Koreio aŭ Koreujo [1] (aŭ Koreo kiel la landa nomo[2]) estas duoninsulo en orienta Azio, inter la Japana maro (tiel nomata de Japanoj, Orienta maro laŭ la nomo uzata de Koreoj) kaj la Flava maro kaj inter Ĉinio kaj Japanio. Ĝi havas areaĵon de ĉirkaŭ 220 mil km² kaj longecon de ĉirkaŭ 600 km. Reliefo de la duoninsulo estas ĉefe montara, la plej alta punkto estas la monto Pektusan (2.744 m). Du trionojn de la tereno kovras arbaroj kaj arbustaroj. Sur la korea duoninsulo loĝis popoloj dum la lastaj 12 000-15 000 jaroj.
Politike la Duoninsulo Koreio estas dividita inter la komunisma Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK) kaj la kapitalisma, demokratia Respubliko de Koreio (RdK). Ĉi tiu divido okazis efektive pro la kapitulaco de Japanio en 1945 kiu finis la Duan Mondmiliton sed daŭra divido venis post la Korea Milito en 1953. Nuntempe Nord-Koreio estas tre izolita kaj pli malriĉa lando. Aliflanke Sud-Koreio havas eksportan ekonomion kaj ĝuas esti la 12a plej granda ekonomio en la tuta mondo.
Koreio estas fama pro sia tradicia kuirarto nomita kimĉio kiu uzas unikan metodon konservi legomojn per fermentado, kaj ankaŭ pro sia nacia luktosporto tekvondo. Koreio ankaŭ famis por ĝiaj bonegaj oraĵistoj dum la 7a kaj 8a jarcentoj, kiam ekzistis komercaj vojoj, teraj kaj maraj, inter Koreio kaj Arabio. La presa teĥniko uzi metalajn tiparojn estis uzata en Koreio eble ekde 1232, kio antaŭas je kelkaj jarcentoj Gutenbergon de Eŭropo. Ĝi ankaŭ estis la centro por la plej bona silko en la mondo, laŭ antikvaj ĉinaj skribaĵoj.
Nomoj
[redakti | redakti fonton]Korealingve, Koreio nomiĝas "Chosŏn" (ĉosen, 조선; 朝鮮) en Nord-Koreio kaj "Hanguk" (한국; 韓國) en Sud-Koreio. La okcidenta nomo "Koreio" (de Goryeo (고려; 高麗)) estas neŭtrala nomo kiun ambaŭ nacioj ofte uzas en internacia parolado. Ekzistas kompleksaj historiaj kialoj por la uzado de ĉiu el la tri nomoj, de kiuj la sekvanta alineo estas resumo. La ĉinaj skribosignoj de Goryeo estas ĉinalingve prononcataj kiel gaŭli anstataŭ Goryeo, tial Marko Polo nomis ĝin "Cauli" (kaŭli) en sia skribo.
Antaŭ la Tri-Reĝlanda Tempo, "Joseon" estis la nomo de diversaj fruaj ŝtatoj en norda Koreio, kaj "Han" estis uzata en la nomoj de multaj tribaj konfederacioj en la sudo. (Laŭ la Dangun-mito, "Malnova Joseon" estis la unua korea ŝtato.) Dum la 660-oj, la reĝlandojn de Baekje kaj Goguryeo ekregis Silla, kaj Koreio nomiĝis "Silla" (aŭ Unuiĝinta Silla de modernaj historiistoj) ekde tiam ĝis la 10-a jarcento. En 936, la nova reĝlando de Goryeo venkis super Silla-n. De Goryeo venis "Cauli" (la itala literumo de la nomo kiu Marko Polo donis al la lando en sia verko Vojaĝoj), de kiu venis la Esperanta vorto "Koreio". En 1392, la dinastio Joseon (Ĉoson) ekregis kaj la nacio estis renomita "Joseon" ([ĝoson] aŭ [ĉoson]; Daejoseonguk plene, aŭ "Granda Joseon-Nacio"). En 1897, la Korea Imperio (Daehan Jeguk) fondiĝis, reuziganta la nomon "Han". En 1910, Japanio invadis Koreion kaj la nomo reŝanĝiĝis al "Joseon" ("Ĉosen" japanlingve). En 1919, memagnoskanta Provizora Registaro de la Respubliko de Koreio fondiĝis en Ŝanhajo, kiu uzis la nomon "Respubliko de Koreio" (Daehan Minguk), modifita versio de la nomo "Koreia Imperio". Post eljapania sendependigo kaj la nacia divido en 1945, la suda usone okupita zono iĝis la "Respubliko de Koreio" (aŭ Hanguk kiel mallongigo korealingve) en 1948, pro la influo de la ne-komunista ŝanhaja grupo. Tamen, la norda sovetie okupita zono iĝis la "Demokratia Popola Respubliko de Koreio" (aŭ Joseon kiel mallongigon korealingve) sub la rego de Kim Il-sung, kiu admiris la nomon "Joseon" pro ĝiaj antikvaj kaj nordaj signifoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekzistas arĥeologiaj atestaĵoj kiuj montras, ke personoj loĝis en Koreio antaŭ 18 000 ĝis 12 000 jaroj. Laŭ kelkaj antikvaj skribaĵoj, reĝlando nomita Giĝa Ĝoseonio estis fondita en 1122 a.K..
Koreaj, ĉinaj kaj eĉ japanaj historiistoj opinias diference pri tio kiam precize Koreio iĝis ŝtatnacio, ĉar multaj historiaj libroj estis bruligitaj dum iliaj okupoj de Koreio, kio okazis multajn fojojn dum jarcentoj. La precizaj interrilatoj, grandecoj kaj influoj inter landoj, kiuj hodiaŭ estas parto de Ĉinio kaj de Koreio, ne estas klaraj - kaj estas disputoj inter historiistoj. Precize, la historio de Buyo kaj Balhae estas disputaĵoj. Tamen, ĉi tio ŝajnas vera se oni rigardas la Grandan Muron de Ĉinio - ekzistis forto, aŭ grupoj da fortoj, je la nordo de Ĉinio kiuj devigis la ĉinojn konstrui tiun daŭreman muron.
Dum tiu ĉi tempo ekde 57 a.K. ĝis 668 p.K., la Tri Reĝlandoj de Silla (aŭ Shilla), Kogurjo kaj Baekje ekzistis, kaj ankaŭ la ĉefaro nomita Gaya. Silla konkeris Gaya-n en 562. Ĉiuj el la tri plej grandaj reĝlandoj estis influitaj de Ĉinio. Budhismo alvenis en 372. En 660 la Silla reĝlando alianciĝis kun la ĉina Tang Dinastio por renversi la aliajn reĝlandojn. Dum Silla kreis diplomatan amikecon kun Ĉinio, Baekje subtenis amikecon kun Japanio ĝis la Silla-Tang alianco disigis ĝin. Dum la Unuiĝinta Silla tempo (681 ĝis 935) budhismo plivastiĝis, kaj la kulturo ege disvolviĝis.
La reĝlando de Goryeo estis fondita en 918 kaj anstataŭis Silla-n kiel la plej grandan povon en Koreio dum la jaroj 935-936. La reĝlando daŭris ĝis la jaro 1392. Dum ĉi tiu tempo leĝoj oficialiĝis kaj normiĝis, kaj civila milita sistemo ekis. Budhismo estis la precipa religio tra la duoninsulo. En 1231 la Mongoloj invadis Koreion. Dum la postaj 150 jaroj la Goryeo regis, sed sub kontrolo de Mongolio.
En 1392 korea generalo, Yi Seonggye, alianciĝis kun la ĉinoj, senpovigis la Goryeo-reĝon kaj fondis novan dinastion: la Joseon-Dinastion. La Joseon-Dinastio movis la ĉefurbon al Hanseong (nun Seulo) kaj agnoskis konfuceismon kiel la oficialan ideologion. Dum ĉi tiu tempo, la Hangul-alfabeton inventis Reĝo Sejong en 1443.
Ekde la mezo ĝis la fino de la 19a jarcento, Koreio provis eviti la malfermadon de la nacio al fremda komerco fermante la landlimojn al ĉiu nacio krom Ĉinio. Pro tio, la lando eknomiĝis la Ermita Reĝlando. En 1871, Usono unue renkontis Koreion milite, en okazo kiun la koreoj nomas la Shinmiyangyo. Ekde 1876 Japanio devigis Koreion subskribi komercajn traktatojn kaj ekinfluis ĝin post la Ĉina-Japana Milito en 1894-1895. En 1897, Joseon renomiĝis Daehan Jeguk (Korea Imperio). Tempo de rusa influado sekvis, ĝis Japanio gajnis la Rusa-Japana Milito (1904-1905). La Japanoj provis rekte influi Koreion sed ilia malsukceso igis la mortigon de la Reĝino Myongsong Hwanghu (1895) kaj la abdikigon de la Reĝo Gojong (1907), anstataŭita de sia cerbe handikapita filo Sunjong, kiu falis al la japanaj minacoj kaj fordonis la suverenecon. Koreio iĝis protektorato de Japanio en 1905. En 1910 Japanio oficiale aneksis la nacion, tiel komencante la Japanan Kolonian Tempon en Koreio.
La oficiala vidpunkto de japana kolonia rego (1910-1945) estis vidita diference en moderna Koreio kaj Japanio ĝis 1995. En Koreio, ĉi tiu tempo estas vidita kiel mizera tempo kiam bazaj homaj rajtoj estis ignoritaj de la invadantoj. Ekzemple, ĉiu devis preni japanlingvan nomon kaj la lernado de la korea lingvo estis malpermesita, anstataŭiĝita de la oficiala japana lingvo. Plue, fratoj kaj fratinoj estis disigitaj kaj devis fari malfacilan laboron. Aliflanke, la japanoj vidas tiun tempon kiel pravegan, ĉar modernaj industriaj teĥnikoj alvenis al Koreio, danke al la japanoj, kvankam tio subtenis la modernan japanan industriigon kaj poste la industrimilitan organizadon. Kontroversioj kaj truoj en la skribo pri la okazoj de ĉi tiu tempo ankoraŭ ekzistas inter la du nacioj. Sed japana registaro pere de la ĉefministro Murajama samopinis en 1995 pri tio, ke koloniado de Koreio estis eraro.
La kapitulaco de Hirohito de imperia Japanio al la Aliancaj Nacioj, la antaŭa disigo de Germanio sub Hitler, kun fundamentaj ŝanĝoj en la mondpolitiko kaj ideologio, rezultigis la dividon de Koreio inter du okupzonoj, kiuj efektive komenciĝis je la 8-a de septembro, 1945. Usono kontrolis la sudan parton de la duoninsulo kaj Soveta Unio kontrolis la teritorion pli norda ol la 38a latitudgrada linio. Ĉi tiu divido intencis esti provizora kaj unue intencis redoni unuiĝintan Koreion al la popolo kiam Usono, Britio, Sovetio kaj la Respubliko de Ĉinio povus aranĝi propran administradosistemon.
Unuaj esperoj por unuiĝinta, sendependa Koreio rapide foriĝis kiam la politikoj de la Malvarma milito kaj enlanda opono al la administrada plano igis la 1948-jaran fondon de du apartaj reĝimoj kun diametre oponantaj politikaj, ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Dum junio en 1950 la Korea Milito komenciĝis, foriganta ajnan esperon de paca reunuiĝo en la proksima estonteco.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Religioj
[redakti | redakti fonton]- Budhismo alvenis la landon en 372 p.K. ; 45% el la loĝantaro estas budhistoj.
- Kristanismo:
- Protestantismo alvenis en 1884, depende de la ĉirkaŭkalkuloj inter 20% kaj 35% estas protestantismaj kristanoj
- Katolikismo alvenis en 1784, 7,5% estas katolikaj kristanoj, sed ties gravo en la socia kaj politika vivo estas pli granda, ĉar korea katolikoj estas ofte fervore engaĝitaj en sociaj luktoj.
- Cetere la praa ŝamanismo plu influas forte la mensojn kaj kutimojn, kaj la moralaj kaj sociaj konceptadoj de Konfuceismo sorbiĝas plimalpli forte multaj.
- Ŭonbulismo [3] fondita de Sotesano en 1916 havas pli ol milionon da kredantoj.
- fine nun disvastiĝas novaj religioj, kiel la sekto de Sun Myung Moon, kaj aliaj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kogurjo tomba murpentraĵo
-
Korea ĝardeno
-
Skulptaĵo de budho en Seokguram groto
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]Cho Sung Ho en dupaĝa artikolo priskribas la aferon de posteuloj de dinastio Lý de Vjetnamio kiuj elmigris al Koreio kaj tie iĝis bone traktitaj de la lokanoj kiel militherooj en militoj kontraŭ invadintaj mongoloj. Lastatempe, kaj post jardekoj de unue milito kaj poste sekva malamikeco de ambaŭ flankoj oni iniciatis aktivecojn por rememori pri tiu historia afero kaj pri la posteuloj de la dinastio en nuna Suda Koreio.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nomo de Koreujo laŭ la Akademio de Esperanto.
- ↑ KOREOJ: ĈU HOMOJ AŬ LANDOJ? Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine ALBAULT André
- ↑ http://www.uonbulismo.net Arkivigite je 2008-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Ŭonbulismo
- ↑ Cho Sung Ho, La reveno de imperiestra familio post 800 jaroj, Kontakto, nº 307, januaro 2022, pp. 18-19.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Historio de Koreio
- Korea Respubliko (Sud-Koreio)
- Norda Koreio
- Korea alfabeto
- Korea kalendaro
- Korea lingvo
- korelingva literaturo
- Japana imperialismo en Koreio
- Listo de urboj de Koreio
- Esperanto-movado en Koreio
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ahn Songsan, 1984 : Abomeninda eŭropismo, Esperanto, 77-a jaro, n-ro 942, p. 106
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĉinio, Koreio, Japanio. Landoj similaj sed diferencaj. Petr Chrdle. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2022. 241p. 24cm. Bind. Kolorilus. (ISBN 97880883 26243). Vojaĝimpresoj kaj opinioj, plektitaj kun informoj pri la historioj kaj kulturoj de la tri landoj.