Koĉi (Barato)
Koĉi | |
Metropolo, havenurbo kaj universitata urbo | |
Mozaiko pri Koĉi
| |
Lando | Barato |
---|---|
Ŝtato | Keralo |
Situo | Koĉi |
- alteco | 0- m s. m. |
- koordinatoj | 09° 58′ 00″ N 76° 16′ 00″ O / 9.96667 °N, 76.26667 °O (mapo) |
Areo | 95 km² (9 500 ha) |
Loĝantaro | 601 574 (2011) |
Horzono | UTC 5:30 |
Poŝtkodo | 682 0xx |
Telefona antaŭkodo | 484 |
Aŭtokodoj | KL-7 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Kochi, Kerala | |
Retpaĝo: cochinmunicipalcorporation | |
Portalo pri Barato |
Koĉi (കൊച്ചി) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Barato, en la subŝtato Keralo. Dum la kolonia erao ĝi nomiĝis Cochin.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 677 381 loĝantoj sur areo de 94,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 139 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Koĉi etendiĝas en la suda parto de la lando laŭ la Araba Maro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Koĉi estis la centro de hinda spicokomerco dum multaj jarcentoj. La grekoj, romianoj, judoj, araboj kaj ĉinoj komercadis jam ekde la antikvaj tempoj. La plej frua skriba mencio okazis en ĉina dokumento en la 15-a jarcento. En 1500 la alvenintaj portugaloj fondis komercejon kaj konstruis fortikaĵon. La portugaloj regis ĝis 1663, poste nederlandanoj alvenis, baldaŭ poste britoj ekde 1814.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Koĉi havas internacian flughavenon, havenon, aŭtovojojn kaj 2 stacidomojn. En la urbo aŭtobusoj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
La Metroo de Koĉi estis malfermita la 17-an de junio 2017.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Koĉi havas tropikan klimaton kun musono. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C. Jare pluvas 3228 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-oktobro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo de Sankta Francisko el 1503 kaj multaj pliaj religiaj konstruaĵoj de plej diversaj kredoj.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Norfolk (Virginio), Usono ekde 2010
-
kirko de Kumbalangi
-
en la loka sinagogo
-
enirejo de hinduisma templo
-
kirko de la Siria Ortodoksa Eklezio
-
loka ĝajnisma templo