Ed Damer
Ed Damer | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 36′ N, 33° 58′ O (mapo)17.59277777777833.959166666667Koordinatoj: 17° 36′ N, 33° 58′ O (mapo) [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ad-Damir [ ] | |||
Ed Damer (foje Ad Dāmr aŭ Ad-damir aŭ Ad Damar), arabe الدامر estas grandurbo kaj ĉefurbo de subŝtato en Sudano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 17° 35′ N 33° 57′ O / 17.583 °N, 33.950 °O (mapo)
- Areo: km²
- Loĝantaro: 122.944 (en 2012)
- Supermara alteco: 367 m
- Horzono: UTC 3
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ed Damer situas sur montetaro en la nordorienta parto de la lando laŭ dekstra bordo de Nilo. Atbarah troviĝas 12, Ĥartumo 270, Omdurban 271, Kassala 352, Vad-Medani 358, Sennar 451, Kosti 511 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Supozeble la unua eŭropano esploristo Jean Louis Burckhardt vizitis la urbon en 1812. Tio estis grava haltejo de karavanoj kaj pilgrimatoj al Mekao. Laŭ la kredo la urbofondinto estis pilgrimanto. En 1898 la britoj okupis la tutan regionon, kie Ed Damer jam estis urbo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Merkato de Ed Damer (Soug Al-sabit) estas la plej grava en la areo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La plej proksima flughaveno funkcias en la proksima Atbarah. Ĉefvojoj kuras al Ĥartumo kaj Egipto. Reloj same faras kontaktojn al Ĥartumo kaj Egipto. Inter Ed Damer kaj Atbarah mikrobusoj trafikas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Ed Damer la averaĝa temperaturo varias inter 20 kaj 33 °C. La varmo en septembro kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 54 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj
- tombo de la urbofondinto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Germana Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo
- loĝantaro
- vetero