Danone
Aspekto
Danone | ||
---|---|---|
manĝofaranta firmao • entrepreno vd | ||
Dum | 1919 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | société anonyme à conseil d'administration s.a.i. | |
Fondintoj | Isaac Carasso vd | |
Sidejo | Parizo | |
Lando | Hispanio | |
Dungitoj | 98 105 (stato: 31-a de decembro 2021) | |
Agokampo | laktejprodukto • enbotela akvo • beba manĝaĵo • kafo • manĝaĵo | |
ISIN-kodo | FR0000120644 | |
filiaj kompanioj | Wahaha Joint Venture Company • Actimel • Grameen Danone • Volvic • Evian • Nutricia • Arvie • Badoit • Blédina • Danette • Danone • Gervais • La Salvetat • Stonyfield Farm • Taillefine • Danone (Netherlands) • Danone (France) • Danone (Morocco) • Danone • Danone • Bagley Argentina S.A. • Danone North America • Q110888003 • Q4037021 vd | |
Partoprenanta | Q4037021 vd | |
Posedataj kompanioj | Activia • Evian • Nutricia • Q2401641 • Q2944575 • Danette • Hôtel Royal • Taillefine • Font Vella • Silk (brand) • Q16722561 • Actimel • International Delight • Mizone vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Danone estas franca nutraĵindustria entrepreno, kies ĉefaj produktoj estas la laktaĵoj, laktaj desertoj. En tiu produkta branĉo, Danone estas la plej granda en la mondo, sed krom tiuj, ĝi enboteligas mineralan akvon (Evian) kaj produktas dolĉaĵojn (keksoj).
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1919: Isaac Carasso, fondinto de Danone, pretigas la unuan sian jogurton, kiun oni ekvendas en apotekoj.
- 1942: filo de la fondinto, Daniel Carasso, fondas entreprenon en Usono, sub nomo Dannon.
- 1947: Dannon enkondukas la fruktan jogurton, poste malgrasigitajn produktojn, kio estis tiutempe tutmonda novaĵo.
- 1951: la entrepreno fortiĝas en Francio, oni enkondukas novajn produktojn sur la merkaton, ekproduktas fromaĝojn.
- 1966: plua ampleksiĝo, ĝi unuiĝas kun du vitroproduktaj firmaoj kaj alprenas la nomon BSN, gvidanto de la entrepreno iĝas Antoine Riboud, kiu restas longtempe ties ĉefa posedanto kaj gvidanto. Ĝi unuiĝas en la sama jaro kun Gervais, estiĝas nova firmao, la Gervais-Danone.
- 1969: BSN transprenas surmerkatadon de Evian kaj akiras pluajn interesojn en la nutraĵa industrio.
- 1973: la BSN kaj Gervais-Danone unuiĝas, estiĝas la plej granda francia nutraĵindustria entreprena grupo.
- 1979: la enspezo de la patra entrepreno superas la jarajn 16,5 miliardojn da usonaj dolaroj.
- 1994: la patra entrepreno ŝanĝas sian nomon al Group Danone, tio estas, estiĝas la Danone, ĉefdirektoro iĝas Frank Riboud, filo de Antoine Riboud.
- 1996: enspezo de la grupo superas 83,9 miliardojn da frankoj.
- 2004 enspezo de la grupo superas 14 miliardojn da eŭroj.
- 2007: Danone vendas la produktan branĉon pri kekso, manĝeto-nutraĵojn kaj maizflokojn al usona Kraft Foods. Samjare ĝi aĉetis la entreprenon Numico kaj tiel fortigis siajn merkatajn poziciojn.
La Danone-grupo
[redakti | redakti fonton]La grupo ĉeestas en 120 landoj de la 5 kontinentoj kaj funkciigas 150 uzinojn, havante 76.000 dungitojn. Ĝi havis en 2008 enspezon de 15,22 miliardoj da eŭro. Danone estas unu el la entreprenoj de Fortune 500.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Danone&vous Arkivigite je 2011-06-23 per la retarkivo Wayback Machine