Saltu al enhavo

-iĉ-

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sufiksoj en Esperanto
Tipo Oficialaj Neoficialaj
Verbaj -ant-, -int-, -ont-
-at-, -it-, -ot-
-unt-, -ut-
Seksaj -in- -iĉ-, -ip-
Aliaj -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,

-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.

-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.

vdr

Vorterklaso: sufikso
Statuso: neoficiala
Uzata en PIV: Ne en PIV 2002, PIV 2005 aŭ PIV 2020
Deveno: Esperanto (ĉj), slavaj lingvoj, germana
Similaĵoj en aliaj lingvoj: germana "-(e)rich" ("Gänserich", anseriĉo), rusa "-ич" ("Игорич", Igoriĉ, vira patronomo)
Nuna signifo kaj uzado:

La neoficiala sufikso -iĉ- estas proponita por indiki, ke homo aŭ besto estas virseksa. Uzadon de ĉi tiu sufikso oni nomas iĉismo. La unua propono por -iĉ- aperis jam en la jaro 1976[1] kaj ĝi estas nun (en la jaro 2019) senkonkurence la plej populara propono de vira sufikso.

Laŭ subtenantoj de ĉi tiu sufikso, ĝi estu nur uzata por emfazi aŭ precizigi la sekson, kiam necesas.

Iuj volas uzi ĝin ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili volas ŝanĝi al sekse neŭtrala. Tia uzmaniero de -iĉ- estas laŭ la opinio de multaj kontraŭfundamenta, ĉar la signifo de bazaj vortoj (kiel "patro" ktp.) estus ŝanĝata.

En la unuaj tempoj, oni uzis -vir- kiel sufikson por doni virseksan signifon, sed tio kaŭzis konfuzojn (ekz. inter kaproviro kaj faŭno, ĉevalviro kaj centaŭro k.t.p.).

Ekzemploj

[redakti | redakti fonton]
  • kato: virseksa aŭ inseksa kato
  • katino: inseksa kato
  • katiĉo: virseksa kato
  • katido: virseksa aŭ inseksa ido de katoj

Argumentoj por la sufikso

[redakti | redakti fonton]
  • -iĉ- kun -in- faras la lingvon pli simetria, ĉar kongruus kun la jam-ekzistantaj afiksoj -nj- kaj -ĉj-. Analogio ankaŭ estas parto de natura evoluo de lingvoj.
  • La uzo de -iĉ- anstataŭ vir- evitas la eblan miskomprenon de vortoj kiel virkuracisto: ĉu virkuracisto estas la malo de bestokuracisto, aŭ la viro de inkuracisto (kuracisto por inoj), aŭ simple la viro de kuracistino? Kaj, ĉu virinkuracisto estas neŭtrala aŭ vira kuracisto por inoj? Ĉi tiu avantaĝo de -iĉ- restas eĉ kiam oni uzas -iĉ- sen ŝanĝi la signifon de bazaj vortoj kiel "patro".
  • Kun simetrio inter la vira kaj la ina afiksoj estas pli facile eviti sekse diskriminaciantan lingvouzadon.
  • Ekzistas jam kun -iĉ- skribitaj verkoj, kiel ekzemple "Sur la linio" de Jorge Camacho.
[Georgo Kamaĉo (Jorge Camacho): Sur la linio. 40 p. Bero, Berkeley 1991.]
  • Ebligus elegante fari vortojn kiel 'parent' en la angla; rigardu la nelaŭnorman parent=gepatro
  • La uzo de -iĉ- ne nepre signifas ŝanĝon de la signifo de la radiko, simple povas esti sinonima formo por esprimi la sekson, speciale utila por pliigi la neŭtralecon kaj internaciecon de la lingvo, ĉar tiel la Esperanto estas pli adaptebla por la azianoj kaj multaj aliaj homoj, kiuj originas el patrinaj lingvoj kie la sekso estas esprimata neŭtrale
  • Ekde la komenco de Esperanto, eĉ en leteroj de Zamenhof, vorto kiel “amiko”, sufiksoj -isto kaj -ulo kaj participoj estas ja neŭtralaj, sed emo de multaj tro specifi inecon per aldono de -in ŝajnigas ke tiuj ne povas esti neŭtralaj. La foja uzo de -iĉ klarigas al ili ke tiuj vortoj povas esti uzataj neŭtrale, kiel tio estas farata en Esperanto dum longa tempo.

Kontraŭargumentoj

[redakti | redakti fonton]
  • Por ĝui la plenajn avantaĝojn de -iĉ- oni devus ŝanĝi la signifon de ege kutimaj vortoj kiel "patro", tasko apenaŭ realigebla por vivanta lingvo.
  • Ekzistas laŭfundamenta evoluigo-maniero solvi tiun seksismon kiun ioma elcento de esperantistoj taksas ne-ekzistanta, ekzemple ĉar laŭ ili temas simple pri lingvaj meĥanismoj enŝpari novajn radikojn, plian silabon, ktp. aŭ ĉar lingvoj laŭ ili ne enhavas ismojn, nur homoj havas.[2]
  • Se oni ne volas ŝanĝi la signifon de tre bazaj vortoj, la sistemo kun -iĉ- restas preskaŭ same malsimetria kiel la tradicia sistemo kun vir-, do ne tiel ege indus ŝanĝi ĝin.
  • Estas kontraŭfundamenta pro la kaŭzo ke ŝanĝas la bazan sencon de multaj bazaj vortoj se uzata laŭ iĉismo aŭ riismo.
  • Estas miskomprenebla: la sufiksoj -iĉ- povas soni simile al -iĝ- (komparu instruistiĝo kaj instruistiĉo). Iuj diras ke la sufikso -iĉ- ankaŭ estas tro simila al la sufiksoj -in-, -id- kaj -aĉ-.
  • Daŭre eblos taksi Esperanton seksisma ĉar la radikoj etimologie restos viraj (patr/matr).
  • La reformo estas neegaliga, iĉismo ial ne reformas la radikojn esence inajn (damo, matrono, primadono...) sed nur la virajn.
  • Por diferenci ambaŭ signifojn de "vir", parolantoj ofte uzas virseksa aŭ plenkreska.

Alternativoj

[redakti | redakti fonton]
  • Uzo de vir- prefiksece (virhomo, virknabo, virbovo, virkapro).
  • Uzo de la adjektivo vira (ekzemple: tie estis multaj esperantistoj: kaj esperantistinoj, kaj viraj esperantistoj, kaj neduumaj esperantistoj).
  • Atendi la evoluon rilate la tradician aŭ la iĉan sistemon, ĉar Esperanto ne ŝanĝiĝas nur danke al klopodoj de unuopuloj.
  • Konduki laŭfundamentan evoluon: parolantoj mem decidu uzi (aŭ ne) novajn neŭtralajn radikojn por forgesi aŭ arkaismigi iom post iom neneŭtralajn radikojn.[3]

Uzo en Esperanto-kulturo

[redakti | redakti fonton]

Sufikso -iĉ- estas uzita en kanto Riveretoj ĉe mi de la muzikgrupo La Perdita Generacio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]