Saltu al enhavo

István Keéky: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
advokato
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 06:38, 3 aŭg. 2024

István Keéky
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1885 (1885-03-10)
en Nyírbogát
Morto 15-an de januaro 1959 (1959-01-15) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Tokaj-Hegyalja
Universitatea Babeș-Bolyai Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

István Keéky [iŝtvAn kEki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Keéky István Béla estis hungara advokato, ĵurnalisto, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis nánási [nAnAŝi].

István Keéky[1] naskiĝis la  10-an de marto 1885(nun 1885-03-10) en Nyírbogát, li mortis la 15-an de januaro 1959 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

István Keéky maturiĝis en gimnazio en 1903 en Szatmárnémeti, poste li studis juron en Jura Akademio de Sárospatak kaj Scienca Universitato Ferenc József, fine li akiris advokatan licencon en 1913. Post la licenco li estis advokato kaj redaktis la lokan gazeton en Nagykálló. Inter 1917–1919 li estis nobela juĝisto, poste li estis forigita, ĉar li laboris ankaŭ dum la Hungara Sovetrespubliko. Inter 1920–1938 li estis denove advokato, ankaŭ korespondanto de ĉefurbaj gazetoj en Nyíregyháza, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Politike li apartenis al rondo de Endre Bajcsy-Zsilinszky. Li publikigis ankaŭ poemojn kaj novelojn. Ĝuste en komenco de la nazia erao (1944) li paraliziĝis kaj tiel li vivis 15 jarojn. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Első violák. (1910?)
  • Próféták szaporasága. (1937)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.