Breuberg
Aspekto
Breuberg | ||||||
| ||||||
urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Odenwald | |||||
Urborajtoj | jes | |||||
Telefona antaŭkodo | 06163 (urboparto Sandbach), 06165 | |||||
Poŝtkodo | 64747 | |||||
Aŭtomobila kodo | ERB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06437004 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Matiaske (SPD) | |||||
Adreso de la administrejo | Ernst-Ludwig-Straße 2-4 64747 Breuberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 7577 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 49′ N, 9° 1′ O (mapo)49.8189583333339.0179861111111Koordinatoj: 49° 49′ N, 9° 1′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 160 ĝis 332 m | |||||
Areo | 30,76 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.breuberg.de/ | |||||
Breuberg estas urbo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Odenwald, kiu havas sian nomon de la mezalta montaro Odenvaldo, en la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 7577 loĝantojn sur areo de 30,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 246 loĝantoj/km².
Divido
[redakti | redakti fonton]La urbo konsistas el la ses partoj
- Hainstadt,
- Neustadt,
- Rai-Breitenbach,
- Sandbach (administra sidejo),
- Rosenbach kaj
- Wald-Amorbach.
De ĉiuj tiuj urbopartoj bone videblas la kastelo Breuberg, en kiu funkcias junulargastejo. La federacia strato B426 pasas tra ĝi, venante okcidente el Darmstadt-Eberstadt kaj Höchst im Odenwald, oriente el Obernburg kaj Mömlingen (Bavario). Ĉefaj industrioj de Breuberg estas farado de pneŭoj kaj de fruktokonservaĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝo de la urbo (germane)
- paĝo de la kastelo (germane)
- paĝo de la Esperanto-Klubo Odenwald, arkivigita en januaro 2014 (germane)
|