Yishai Sarid
Yishai Sarid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
ישי שריד | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1965 (59-jaraĝa) en Tel-Avivo, Israelo | ||||
Lingvoj | moderna hebrea • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | John F. Kennedy School of Government (en) Hebrea Universitato de Jerusalemo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yossi Sarid vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto juristo advokato oficiro vd | ||||
Laborkampo | Juro, armearo kaj literaturo vd | ||||
Aktiva en | Tel-Avivo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yishai Sarid (hebree ישי שריד, esperantigita Jiŝaj Sarid) (naskita 1965) estas israela verkisto kaj advokato [1].
Lia dua verko, Limasolo, iĝis tutmonda furorlibro [2] kaj la Tria iĝis la ĉeftemo de publika kaj literatura diskuto en Israelo kaj ricevis la Bernstein Literaturan Premion. Lia kvina verko, Monstro de Memoro, estis inkludita en la New York Times listo de la 100 plej bonaj verkoj de 2020 [3].
En 2023, Sarid ricevis la Premion Levi Eshkol por hebrelingvaj verkistoj kaj sciigis ke li donacas ĝin al The Parents Circle-Families Forum, organizaĵo de palestinaj kaj israelaj familioj kiuj perdis unuarangajn familianojn al la konflikto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Sarid estas la filo de israela novaĵankro kaj politikisto Jossi Sarid. Li militservis kiel spionoficiro en la israela armeo antaŭ studado de juro en la Hebrea Universitato de Jerusalemo [4] kaj poste publika administrado ĉe Universitato Harvard. Li poste laboris kiel prokuroro antaŭ iĝi privata advokato.
De 1994 ĝis 1997, li laboris por la registaro kiel asistanta policadvokato en Tel-Avivo, esplorante krimprocesojn. Sarid ricevis Magistron pri Publika Administrado (MPA) de la J.S. Kennedy Harvard University (1999). Li nuntempe laboras kiel advokato, praktikante ĉefe civilan kaj administran juron.
Kune kun lia jura kariero, Sarid estas implikita en literatura verkado kaj publikigis sep romanojn ĝis nun.
Verkado
[redakti | redakti fonton]- La Pridemandado de Kapitano Erez (2000). Soldatino akuzas oficiron je seksperforto de ŝi, kaj juna advokato estas alvokita por esplori la kazon.
- Limasol (eldonejo Am Oved 2009). La verko estis tradukita en 8 lingvojn, gajnis la Grand prix de littérature policière en Francio (2011) [5] kaj estis prioritatita por la irlanda Premio IMPAC [6]. Ĝi rakontas la rakonton de spionserva agento implikita en komploto kun malsana palestina poeto de Gazao, lia ekzilita terorista filo, kaj israela pacaktivulo.
- La infanĝardeno de Naomi (Gan Na'omi, Am Oved 2013). La rakonto de unu decida jaro en la vivo de antaŭlerneja instruisto en Tel-Avivo. Ĝi estis prioritatita por la Literatura Premio Sapir en Israelo.
- Tria (2015). La rakonto okazas dum epoko de la estonteca Tria Templo, konstruita en Jerusalemo post kiam la ŝtato Israelo estis anstataŭigita per la religia regno de Judujo. Ĝi iĝis furorlibro en Israelo kaj la temo de konsiderinda publika debato pro ĝia signifo al la kulturaj, politikaj kaj religiaj temoj kiuj dominas israelan socion. Ĝi ricevis la Bernstein Literaturan Premion.
- Monstro de la Memoro (Mifletzet HaZicharon, Am Oved 2017). Raporto skribita de juna historiisto al la prezidanto de Jad Vaŝem (Nacia Holokaŭsta Memorejo de Israelo) pri kiel lia vivo iĝis kaptita en la memoro pri la holokaŭsto laborante kiel ekskursgvidanto al la lokoj de la naziaj koncentrejoj en Pollando. Ĝi estis inkludita en la New York Times 100 Rimarkindaj Verkoj de 2020. La romano estis adaptita en monodramon fare de aktoro Ben Josepovich kaj prezentita fare de la israela nacia teatro Habima.
- Venkantino (Menacaĥat, Am Oved 2020). Sperta armea psikologo, kiu specialiĝas pri la psikologia trejnado de batalsoldatoj, konsilas la israelan armeestron pri kiel gajni la venontan militon. Kiam ŝia filo estas vokita por militservo, konflikto de respondecoj ekestas.
- Vundeblecoj (Megale Haĥulŝot, Am Oved 2023). La maturiĝo de juna specialisto pri kodhakado de saĝtelefonoj laboranta por israela ciberfirmao.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.ithl.org.il/page_14587 Author biography, Institute for the Translation of Hebrew Literature
- ↑ Israeli author shortlisted for prestigious literary prize - Haaretz Daily Newspaper | Israel News
- ↑ http://www.ithl.org.il/page_14587 Author biography, Institute for the Translation of Hebrew Literature
- ↑ Europaeditions - Authors - Yishai Sarid
- ↑ Grand prix de littérature policière à Yishaï Sarid pour son roman "Le Poète de Gaza" | Actes Sud. Alirita 2022-03-15.
- ↑ "Israeli Author Shortlisted for Prestigious Literary Prize", Haaretz. (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La retejo de la jura firmao de Jiŝaj Sarid - Yishai Sarid & Neria Haroeh, Adv. Arkivigite je 2024-05-26 per la retarkivo Wayback Machine