Saltu al enhavo

Monto Vetoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monto Vetoro
itale Monte Vettore
monto [ ]

Supermara alteco2 476 m s.l.m. [ ]
Koordinatoj42° 49′ N, 13° 16′ O (mapo)42.81666666666713.266666666667Koordinatoj: 42° 49′ N, 13° 16′ O (mapo) [ ]

Monto Vetoro (Markio)
Monto Vetoro (Markio)
DEC
Situo en Markio

Monto Vetoro (Italio)
Monto Vetoro (Italio)
DEC
Situo en Italio

Map
Monto Vetoro
Vikimedia Komunejo:  Monte Vettore [ ]
vdr

La monto Vetoro (itale Monte Vettore, el la latina victor, «venkinto», ĉar ĝi «superas la ceterajn montojn de la Sibila montaro»[1]), kun siaj 2 476 metroj de altitudo[2] estas la plej alta monto de la Sibila montaro, kaj inter la plej gravaj pintoj de la Apeninoj. Vetoro estas la plej alta kaj plej rekonebla monto en Markio; fakte, la plej alta pinto de la montarmasivo falas ene de la municipo de Arkŭata del Tronto (en provinco de Askoli Piĉeno), kaj ankaŭ ene de la nacia parko de la Sibilaj Montoj. Sub la ombro de la pinto troviĝas glacia cirko kiu enhavas la malgrandan «Lagon de Pilato», la nura natura lago en la regiono.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Situanta en la Umbra-Marka Apeninoj ĉe la limo inter Umbrio kaj la Markio, la montmasivo de Vetoro havas tri deklivojn, falantajn en malsamajn municipojn: la okcidenta ĉe Norĉa (Umbrio), la suda ĉe Arkŭata-del-Tronto kaj la orienta ĉe Montegalo (Markio); la nordokcidenta pintaro ligas sin al la aliaj pintoj de la Sibillini Montoj, difinante la Tirenan-Adriatikan akvodislimon. Sur la norda flanko, la montaro estas dividita per la Valo de Aso, rivero kiu havas sian fonton ĉe la enfluejo de Montemonako. Fakte, vidita de supre, la montogrupo havas karakterizan U-formon kiu inkluzivas plurajn pintojn, sekvante la arkon okcidente orienten: Quarto San Lorenzo, Cima del Redentore (2 448 m), Pizzo del Diavolo (2 410 m), Cima del Lago (2 423 m), Monto Vettoretto (2 032 m), kaj Vetoro mem kaj monto Torrone (2 102 m).

La ĉefpinto ofertas tre larĝan vidkapablon, kiu atingas ĉiujn regionojn de centra Italio; fakte, krom la vido de la aliaj pintoj de la Sibilaj montoj kaj de la Umbra-Marka Apeninoj, oni povas admiri la montojn della Laga kaj la Gran Sason sudoriente, la Terminillo-n sudokcidente, la montoj Gemelli, la Marka marbordo ĝis Adriatiko oriente; en klaraj tagoj estas facile aliaj montoj de Abruco kiel Velino kaj Majela estas facile videblaj, sed ankaŭ kelkaj montoj ĉe la Tirena flanko kiel Amiato kaj Pratomagno en Toskanio kaj Ĉimino en Latio.

Chirocephalus Marchesonii, specio de salikoko kiu ekzistas nur en la Lago de Pilato.

Tamen, okcedente, la "Pinto de la Redemptoro" akaparas la panoramon, montrante sin al la Castelluccio de Norĉo konata pro ĝia kultivado de lentoj kaj pro ĝia florado. Sur la suda flanko, proksime de la Forcella delle Ciaule, troviĝas la rifuĝejo «Tito Zilioli» (2 238 m); la bivako estis rekonstruita post la tertremo en centra Italio[3] kaj estas nuntempe administrita fare de la CAI de Ascoli Piceno .

Ĉe la kapo de la valo de Aso, sub la muro de Pizzo del Diavolo, oni povas vidi la lagon de Pilato je altitudo de 1 941 metroj. Kvankam ĝi estas ĉefe nutrata per la fandado de neĝo kaj ĝiaj maksimumaj dimensioj ne superas 400 metrojn en diametro, tiu malgranda lago de glacieja origino estas de granda intereso inter natursciencistoj kaj biologoj, ĉar ĝi gastigas tut-maloftan endemiismon: la Kiroĉefalo de Markesoni, aŭtoktona specio de eta salikoko kun ruĝa koloro, kiu atingas longon de 9–12 mm.

Vetoro estas kalkŝtona monto, kies rokoj apartenas al la Umbra-Marka serio kaj aĝas inter 200 kaj 10 milionoj da jaroj; ĝi konstituas la plej altan parton de la Trudfaŭlto de la Sibilaj montoj, aktiva en la Neogeno, ĉe la piedoj de la montzono oriente. Dum la Kvaternaro, glacialaj fazoj formis la nordajn deklivojn de la montaro, dum normalaj-faŭltaj sistemoj estigis intermontajn depresiojn kiel la ebenaĵoj ĉe Castelluccio. La agado de tiuj faŭltoj estas konstatita per evidentaj morfologioj kiel ekzemple la Cordone del Vettore, faŭlta ŝtonmuro historie videbla ĉe la okcidenta deklivo, kiu estis reaktivigita kun la sismo en centra Italio en 2016.

Sisma historio

[redakti | redakti fonton]

Kvankam la areo estas historie konata pro siaj oftaj tertremoj, la reaktivigo de la Vetora-Bovo faŭltosistemo kiu kaŭzis la Centran Italion sismon estis preskaŭ neatendita pro la longo de la reventempoj; ni nun scias ke la faŭltosistemo respondecas pri almenaŭ ses sismoj kun Mw≥6,6 ekde la fino de la lasta glacieja periodo, inter kiuj la sismo de 443 p.K. kiu damaĝis monumentojn en Romo (la Koloseon, la bazilikon de San-Paŭlo antaŭ la Muroj, la bazilikon de San-Pietro)[4].

La seisma sekvenco de 2016-2017 kaŭzis la detruon de granda nombro da urbetoj en Latio, Markio kaj Umbrio (Acumoli, Amatrice, Arquata del Tronto, Castelsantangelo sul Nera, Norcia, Visso, Ussita, kaj multaj aliaj) kaj la morton de 299 homoj dum la nokto de la unua sismo, la 24-an de aŭgusto 2016.

Aliro al la pinto

[redakti | redakti fonton]

Ekskursoj

[redakti | redakti fonton]

La pinto de la Vettore estas atingebla piede dank'al du ekskursaj itineroj: per la pado 101, ekante ĉe la pasejo Forca di Presta, aŭ ĉe la preĝejo de Sankta Maria en Pantano, proksime de la vilaĝeto de la monteto de Montegallo, per pado 131.

Foriro Pado Malfacileco [5] Distanco Supreniro Malsupreniro Rifuĝo/Bivako Notoj
Forca di Presta 101 [6] E 5 km 895 m 0 m Rifuĝo Tito Zilioli La rifuĝejo Zilioli estis entute rekonstruita inter septembro kaj decembro 2020.[7]
Santa Maria en Pantano 131 [8] EE 6,2 km 1 305 m 85 m Vojo fermita pro la grava difekto dum la tertremoj de oktobro 2016.[7]

Montogrimpado

[redakti | redakti fonton]

La monto Vetoro altiras montgrimpantojn pro la ĉeesto de granda muro ĉe la sudoriento. La unua itinero malfermita sur la muro de Vetoro estas la tiel-nomata Marsili-Trentini-Cicchetti, kreita en 1928 (1 000 m, III ), malkontinua, sed kun granda historio kaj tre pitoreska; tion sekvis la Bachetti-Spinelli kiu grimpas eĉ pli rekte kaj sen deviga vojo supren, ĝis la pinto (1 000 m, III); ĉi tiuj itineroj ankaŭ estas interesaj dum la malvarma sezono, kaj proponas tre malfacilajn grimpadojn. Ĉe Soglio dell'Aquila ekzistas klasika itinero, nomata Florio-Capponi, laŭlonge de la sudorienta pinto (200 m, IV).

La montmasivo de Vetoro, kiu aspektas kiel transversa bando el nuda roko kaj gruzo, estis ankaŭ nomita «Vojo de la Feinoj»: laŭ legendo, iam la montaraj feinoj (eble je la servo de la sorĉistino Sibilo) dancis dum tro longa tempo kun la junuloj de Pretare; ili devis ĉiukoste eviti la lumon de la tago, kiu malkaŝintus ilian duonhoman naturon, do ili forkuris kun tia entuziasmo, ke ili fosis vojeton per siaj kapraj kruroj. En Pretare, vilaĝeto de Arkŭata del Tronto, en la tago de Sankta Roĥo reviviĝas tiu antikva kaj originala legendo, konata ankaŭ inter la fakuloj pri popolaj tradicioj[9]: grupo da junulinoj, vestitaj kiel feinoj, malrapide atingas la centron de la vilaĝo per kampara vojo, kaj kiam ili alvenas al la placo, tuj ili ekdancas.

Misteraj rakontoj kiel ĉi tiuj, disvastigitaj en la Sibilaj montoj, atestas paganajn kulturojn kiuj parte postvivis kristanismon per miksado. Ekzemplo estas la proksima Lago de Pilato, kiu estis unu el tiuj "magiaj" pilgrimlokoj por nekromanciistoj inter la Mezepoko kaj la Renesanco; laŭ malcerta legendo, la korpo de Pontio Pilato fakte alvenis en la lagon post ke li estis ĵetita sur forkurintan bovoĉaron. Nealireblaj speguloj da akvo kaj teraj truoj de la ĉirkaŭa teritorio estis tial konsideritaj aliroj el la submondo, kiel ekzemple tiu menciita fare de Vergilio en la sesa kanto de la Eneado .

Bildgalerio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Bernardino Gentili, Note di Geomorfologia del Parco Nazionale dei Monti Sibillini (Notoj pri Geomorfologio de la Nacia Parko de la Sibilaj Montoj), Serio de scienc-popularaj kajeroj de la Nacia Parko de la Sibilaj Montoj, Aniballi Grafiche, Ankono, aprilo 2002.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Monte Vettore en la itala Vikipedio.