Sven Hedin
Aspekto
Sven Anders HEDIN (naskita la 19-an de februaro 1865 en Stokholmo, mortinta samloke la 26-an de novembro 1952) estis sveda geografo, fotisto, malkovristo kaj verkisto, kiu ankaŭ ilustris proprajn verkojn.
Aliaj formoj de lia nomo estas Sven Hedin, Sven Gedin, Ssu-wên Ho-ting, Ssu-wen Hao-ting.
Hedin faris kvar ekspediciojn al centra Azio kaj malkovris la Transhimalajan Montaron, la fontojn de la riveroj Bramaputro kaj Induso, lagon Lop-Nor kaj restaĵojn de la Granda Ĉina Muro.
Sven Hedin iĝis nobelo en 1902 – li estas la lasta persono en Svedio kiu ricevis tiun honoron. Ekde 1913 li estis membro de la Sveda Akademio.