Ève Curie
Ève Denise Curie Labouisse (franca prononco: [ɛv dəniz kyʁi labwis]; 6a de decembro 1904 – 22a de oktobro 2007) estis franca kaj usona verkisto, ĵurnalisto kaj pianisto. Ève Curie estis la plej juna filino de Marie Skłodowska-Curie kaj Pierre Curie. Ŝia fratino estis Irène Joliot-Curie kaj ŝia bofrato estis Frédéric Joliot-Curie. Ève estis la nura membro de sia familio kiu ne elektis karieron kiel sciencisto kaj ne ricevis Nobel-premion, kvankam ŝia edzo Henry Richardson Labouisse, Jr. ricevis la Nobel-premion en 1965 je la konto de UNICEF. Ŝi laboris kiel ĵurnalisto kaj estis aŭtoro de la biografio de sia patrino Madame Curie kaj de libro pri milito, nome Journey Among Warriors.[1][2] El la 1960-aj jaroj ŝi engaĝiĝis por labori por UNICEF, kaj havigis helpon por infanoj kaj patrinoj en disvolvigantaj landoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Curie, Ève (1938). Madame Curie, tradukita de Vincent Sheean (1a eld.). Garden City, New York: Doubleday, Doran and Co., Inc. Alirita la 23an de aŭgusto 2016 – pere de Internet Archive.
- ↑ Curie, Ève (1943). Journey Among Warriors (1a eld.). Garden City, New York: Doubleday, Doran and Co., Inc. Alirita la 23an de aŭgusto 2016 – pere de Internet Archive.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Naskiĝintoj en 1904
- Mortintoj en 2007
- Virinoj
- Naskiĝintoj la 6-an de decembro
- Mortintoj la 22-an de oktobro
- Francaj verkistoj
- Usonaj verkistoj
- Francaj ĵurnalistoj
- Usonaj ĵurnalistoj
- Marie Curie
- Curie-familio
- Oficiroj de la Honora Legio
- Poldevenaj francoj
- Poldevenaj usonanoj
- Francaj centjaruloj
- Usonaj centjaruloj
- Usonaj militverkistoj
- Oficiuloj de Unuiĝintaj Nacioj
- Homoj de UNICEF