Philippe Blanchet
Philippe Blanchet | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1961 (63-jaraĝa) en Marsejlo |
Lingvoj | franca • okcitana • angla • alĝeria araba • itala • hispana • haŭsa |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Universitato de Nanto Universitato de Parizo-Sorbono |
Familio | |
Patrino | Odette Blanchet (en) |
Okupo | |
Okupo | lingvisto sociolingvisto verkisto universitata instruisto |
Philippe BLANCHET (Marseille, 25-a julio 1961[1]) estas franca lingvisto kiu specialiĝis en sociolingvistiko[2], fako kiun li instruas ĉe la universitato Rennes II.[3] [4]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Philippe Blanchet estas profesoro de socilingvistiko kaj didaktiko de lingvoj al la Universitato Rennes II, Alta-Bretonio. Li estas fakulo de la provenca lingvo, de la variantoj de la franca kaj de la plurilingvismo en franclingvujoj[5]. Li kunlaboras regule kun Henriette Walter, Louis-Jean Calvet kaj multnombraj lingvistoj.
Li estas spertulo por pluraj internaciaj organizaĵoj kaj gvidas plurajn internaciajn esplorprogramojn[1].
La ellaborado de la koncepto glottophobie (lingvofobio) kiu temas pri «lingva diskriminacio» en multaj kuntekstoj estas priskribata en lia verko Discriminations: combattre la glottophobie (2016) kaj ricevis multan atenton.[6][7]
Philippe Blanchet estas ankaŭ poeto kaj verkisto en la provenca.
Li ricevis la Grandan Literaturan Premion de la Provenco (fr. Grand prix littéraire de Provence) en 2001 pro sia literatura verkaro[8].
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Blanchet, Ph., 2016, Discriminations : combattre la glottophobie, Paris, Textuel, 192 p., reeldono 2018, Lambert-Lucas.
- kune kun Coste D., (dir.) Regards critiques sur la notion d’ «interculturalité». Pour une didactique de la pluralité linguistique et culturelle, Paris, L’Harmattan, 2010, 192 p.
- kune kun Robillard, D. de (koord.), 2012, L'implication des langues dans l'élaboration et la publication des recherches scientifiques : l'exemple du français parmi d'autres langues, collection Français & Société 24, Fernelmont / Bruxelles, EME, 81 p.
- kune kun Becetti, A. kaj Colonna, R. (dir.), 2013, Politiques linguistiques et plurilinguismes : du terrain à l'action glottopolitique, Paris, L'Harmattan, 204 paĝoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Socilingvistiko
- (franca) Glottophobie (lingvofobio aŭ lingva diskriminacio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (franca) Persona slipo Universitato Rennes 2
- (franca) De la didactique des langues à la didactique du plurilinguisme, prelego en kiu lil analizas la lingvopolitikon en Eŭropo.
- (franca) Glottophobie : quand la langue devient une arme sociale, pri kio estas lingva diskriminacio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Philippe Blanchet (PDF)
- ↑ (franca) Introduction générale (ĝenerala enkonduko)[1]
- ↑ (franca) Vivkuro, Université Rennes II
- ↑ (franca) Philippe Blanchet
- ↑ (franca) Philippe Blanchet sur la katalogo de la franca nacia biblioteko.
- ↑ Blanchet, Ph., 2016, Discriminations : combattre la glottophobie, Paris, Textuel, 192 p.
- ↑ (franca) Marielle Rispail, «Philippe Blanchet, Discriminations : combattre la glottophobie»,sur la retejo de la Revue de linguistique et de didactique des langues Lidil [rete], 53 | 2016, la 1-an de januaro 2017, alirite la 23 marto 2018. URL : http://journals.openedition.org/lidil/4015
- ↑ (franca) Philippe Blanchet, Canal-u.