Navaleno
Navaleno | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42149 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 741 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41.838333333333-3.0047222222222Koordinatoj: 41° 50′ N, 3° 0′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 1 123 m [ ] | ||
Areo | 25,03 km² (2 503 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navaleno [ ] | |||
Navaleno [nabaLEno] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 755 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male akiris preskaŭ 500 loĝantojn dum la jarcento.
Ĝi distas 47 km de Sorio, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Ĝis 1985 estis fervoja stacidomo. Tie oni filmis scenon de la filmo de 1965 Doctor Zhivago de David Lean.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj lignoproduktado, fungokolektado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Stefano, la urbodomo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]
|