Torreblacos
Torreblacos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42193 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 (2023) [ ] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 40′ N, 2° 53′ U (mapo)41.669166666667-2.8772222222222Koordinatoj: 41° 40′ N, 2° 53′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 971 m [ ] | ||
Areo | 17,46 km² (1 746 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00 [ ] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torreblacos [ ] | |||
Torreblacos [toreBLAkos] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo, foje atribuita ankaŭ al Komarko de Sorio. La loknomo Torreblacos estas etimologie komprenebla kiel Turo de Blacos, alude al proksima loĝloko Blacos.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,46 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 26 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1930-aj jaroj.
Ĝi distas 38 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj limas kun Talveila, Blacos kaj Rioseco de Soria.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj.