Eksperimento
Eksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, la eksperimento devas esti ripetebla, kaj doni en samaj cirkonstancoj la saman rezulton.
Eksperimento estas baza rimedo por empiriisma aliro al scio. La ĝusta uzo de eksperimentoj estas eco, kiu povas distingi sciencan teorion de ŝajnscienca.
Historio
[redakti | redakti fonton]Precipe ekde la 17-a jarcento, kiel rezulto de la Scienca Revolucio, la scienca metodo akcelis progreson kaj malkovradon en diversaj fakoj. Ekzemple, Galilejo (1564–1642) akurate mezuris tempon kaj distancon en eksperimentoj pri la rapido de falanta objekto. Antoine Lavoisier (1743–1794), uzis eksperimentojn por priskribi novajn kampojn de kemio, kiel brulon kaj biokemion, kaj eltrovi la teorion de la konservo de maso (materio).[1] Louis Pasteur (1822–1895) uzis la sciencan metodon por malpruvi la tiam kutiman teorion de spontanea generado kaj eltrovi la mikroban teorion de malsano.[2] Nur malfrue en la 19-a jarcento universitatoj akceptis respondecon por faciligi eksperimentojn kaj komencis konstruigi bone ekipitajn laboratoriojn en siaj terenoj por la uzo de siaj esploristoj.[3]
Specoj
[redakti | redakti fonton]Oni povas kategorii eksperimentojn laŭ pluraj dimensioj, depende de la profesiaj normoj de diversaj fakoj.
En iuj fakoj (ekz. psikologio aŭ politika scienco), 'vera eksperimento' estas metodo de socia esploro, en kiu estas du specoj de variablo. La eksperimentanto manipulas la sendependan variablon kaj mezuras la dependan variablon. La alia difina esploro estas, ke ĝi hazarde asignas la subjektojn por eviti eksperimentistan biason.[4]
Depende de la fako, oni povas fari eksperimentojn por diversaj, sed ne nepre ekskluzivaj celoj: [5] elprovi teoriojn, serĉi kaj dokumenti fenomenojn, evoluigi teoriojn, aŭ konsili politikistojn. Tiuj celoj rilatas diverse al zorgoj pri valido.
Kontrolataj eksperimentoj
[redakti | redakti fonton]Kontrolata eksperimento kutime komparas la rezultojn pri eksperimentaj specimenoj kontraŭ "kontrolaj" specimenoj, praktike samaj kun la eksperimentaj krom tiu sola aspekto, kies efikon oni esploras (la sendependa variablo). Bona ekzemplo estas droga testo. La specimeno aŭ grupo, kiu ricevas la drogo, estas la eksperimenta grupo (traktata grupo); kaj tiu, kiu ricevas placebon aŭ kutiman kuracon estas la kontrola. En multaj laboratoriaj eksperimentoj estas bona praktiko havi plurajn ripetajn specimenojn por la sama testo, kaj havi samtempe pozitivan kaj negativan kontrolojn. Oni povas averaĝigi la ripetajn specimenojn, aŭ se unu ripetaĵo estas klare malkonforma de la rezultoj de la aliaj specimenoj, oni povas forlasi ĝin kiel kaŭzitan de fuŝo en la eksperimenta procedo farita al tiu specimeno. Plej ofte oni faras teston kun duopa aŭ triopa ripeto. Pozitiva kontrolo estas procedo simila al la eksperimenta procedo, sed kiu laŭ antaŭaj konoj certe donos pozitivan rezulton. Negativa kontrolo certe donos negativan rezulton. La pozitiva kontrolo konfirmas, ke la kondiĉoj de la eksperimento estis tiaj, ke pozitiva rezulto eblis, eĉ se ĝi ne rezultis en la eksperimentaj specimenoj. La negativa kontrolo montras la referencan rezulton, kiun oni atendu kiam la testo ne havas pozitivan rezulton. Plej ofte oni traktas la negativan kontrolon kiel "fonan" nombron subtrahendan de la rezultojn de la eksperimenta specimeno. Foje la pozitiva kontrolo havas la formon de kvadranto de norma kurbo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bell, Madison Smartt. (2005) Lavoisier in the Year One: The Birth of a New Science in an Age of Revolution. W.W. Norton & Company. ISBN 978-0393051551.
- ↑ (1988) Pasteur and Modern Science. Springer. ISBN 978-3540501015.
- ↑ Camacho Naranjo, Luis. 2013. La ciencia en su historia. San José: EUNED. 300.
- ↑ Types of experiments. Department of Psychology, University of California Davis. Arkivita el la originalo je 19 December 2014.
- ↑ (2021-02-16) “Promises and Perils of Experimentation: The Mutual-Internal-Validity Problem”, Perspectives on Psychological Science (en) 16 (4), p. 854–863. doi:10.1177/1745691620974773. 231877717.