Oni procesas kontraŭ CNET pri elŝutebligo de LimeWire ĉe Download.com
Ĵaŭdo, la 5-a de majo 2011
Entreprenisto, kelkaj hiphopistoj kaj aliaj Usonanoj akuzas CBS’on kaj Lime Group’on pri faciligo de malobservado de kopirajto per disponigo de programoj por samtavola ŝutado de dosieroj.
15 homoj procesas en Kalifornio (Usono) kontraŭ «CBS Interactive», kiu posedas «CNET»’on, akuzante ĝin pri profita faciligo de malobservo de kopirajto per gastigo ĉe http://download.com de kopioj de komputilaj programoj kiel «LimeWire», destinitaj por samtavola serĉado kaj ŝutado de dosieroj per la dosierŝuta reto «Gnutella». Ili ankaŭ akuzas la eldonintojn de tiu programo — «Lime Wire», kaj ties posedanton «Lime Group», kaj postulas rekompencon pro malobservo de siaj kopirajtoj.
La plendantoj argumentas, ke la programo estas speciale destinita por malobservo de kopirajto, citante la jenon:
- oni reklamis ĝin al uzantoj de aliaj samtavolaj retoj, kaj komparis kun aliaj programoj;
- ĉe instalo la programo agordas por si lanĉadon ĉe ŝalto de la komputilo por disdonadi kiel eble pli multe da dosieroj dum kiel eble pli multa tempo;
- la firmao favoris disdonon de dosieroj, inkluzive la elŝutitajn;
- la programo ebligis serĉi muzikaĵojn per ĝenro, nomo, artisto kaj albumo; trovi fontojn plej rapidajn; aŭskulti la elŝutataĵon por certiĝi pri ĝusteco de la dosiero;
- la programo inkluzivis kopirajtan filtrilon, sed ĝi ne estis ŝaltita.
Ili akuzas CBS’on pri favoraj recenzoj de la programo, en kiuj ĝi estis komparata kun Napster kaj aliaj similaj programoj, pri kiuj artikoloj ĉe CNET diris, ke ili «estas uzataj ĉefe por malobservo de kopirajto»; kaj pri recenza filmeto, en kiu serĉo donis rezultojn kun malliberaj muzikaĵoj kaj en kiu «la akuzatoj konfesas, ke ili elŝutis dosierojn donitajn de tiuj serĉoj por testi la rapidecojn».
Lastjare «RIAA» (Usona asocio de muzika industrio) gajnis juĝproceson kontraŭ «LimeWire», kulpigante ĝin pri grandkvanta malobservo de kopirajto. Juĝisto ordonis, ke «LimeWire» ĉesigu ĉian dosierserĉan kaj dosierŝutan agadon. Por ĉimonato estis destinita juĝo pri la rekompenco, kiun la muzikfirmaegoj taksas je pli ol miliardo da usonaj dolaroj.
Oni rimarkigas, ke la unua plendanto en la listo estas Alki David, fondinto de la firmao «FilmOn», al kiu CBS lastjare perjuĝe provizore malebligis en Usono interretan resendadon de CBSaj televidaĵoj. Reprezentanto de CBS diris, ke «tiu ago de s-ro David estas malespera provo deturni CBSon de ĝiaj pravaj pretendoj» kaj ke la plendo estas plena de malĝustaĵoj kaj CBS estas certa ke ĝi venkos.
Fontoj
(angle) [[[1]]] «Filesharing software distributor LimeWire ordered to close by court» – Vikinovaĵoj, 27-a de oktobro 2010 (arkivita [ ]) (angle) Ernesto «CNET’s Download.com Sued over LimeWire Downloads» – TorrentFreak, 4-a de majo 2011 (arkivita [ ]) (ruse) Игорь Крейн «Телеканал судят за пособничество пиратам» – Вебпланета, 5-a de majo 2011 (arkivita [ ]) (angle) David Kravets «CNET Accused of Copyright Infringement for Distributing LimeWire» – Wired.com / Condé Nast Digital, 4-a de majo 2011 (arkivita [ ]) (angle) David Kravets «LimeWire Shutters File Sharing Services After RIAA Win» – Wired.com / Condé Nast Digital, 26-a de oktobro 2010 (arkivita [ ]) (angle) David Kravets «LimeWire Facing Billion-Dollar Damages Trial» – Wired.com / Condé Nast Digital, 28-a de aprilo 2011 (arkivita [ ]) (angle) Joe Mullin, paidContent.org «FilmOn Founder Alki David Sues CBS, CNET» – Yahoo!, 4-a de majo 2011 (arkivita [ ]) (angle) Joe Mullin «U.S. TV Networks Win Restraining Order Against FilmOn» – ContentNext Media Inc., 23-a de novembro 2010 (arkivita [ ])
Vi povas disvastigi ĉi-tiun artikolon per Interkonaj retejoj |
Ĉu vi havas opinion pri temo de la artikolo? Esprimu ĝin! |
|
Ĉi tiu artikolo estas pli ol sep tagojn malnova. Ĝi estas arĥivita kaj ne povas esti redaktata plu. Artikoloj en la arĥivo de Vikinovaĵoj spegulas la specifan momenton de sia publikiĝo, kaj ne celas inkluzivi pli novan informon nek eventojn poste okazintajn. Arĥivitaj artikoloj povas esti redaktitaj nur okaze de etaj eraroj nerilataj al la enhavo (ekz. misa ortografio aŭ interpunkcio). Por peti korekton, bonvole lasu mesaĝon sur la diskutpaĝo. |
- 5-a de majo 2011
- Majo de 2011
- 5-a de majo
- Interreto
- Teknologio
- Artikoloj kun informo de Vikinovaĵoj
- Artikoloj kun informo de TorrentFreak
- Artikoloj kun informo de Вебпланета
- Artikoloj kun informo de Wired.com / Condé Nast Digital
- Artikoloj kun informo de Yahoo!
- Artikoloj kun informo de ContentNext Media Inc.
- Publikigitaj artikoloj
- Ŝlositaj artikoloj
- Nordameriko
- Usono
- Kalifornio
- Delavaro
- Florido
- Georgio
- Ilinojo
- Nov-Jorkio
- Muziko
- Aŭtorrajto kaj kopirajto
- Socio
- Krimoj kaj juro
- Samtavola ŝutado
- Programaro
- Libera programaro