Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

KEMÉNY Zsuzsanna [keMENJ ZXUzxanna] baronino, (verkistnomoj: Nagy Zsuzsa, Kemény Zsuzsa kaj (-y –a)), estis rumanuja hungara ĵurnalistino, verkistino naskita la 18-an de januaro 1934 en Kluĵo kaj mortinta la 18-an de junio 1979 en Sângeorgiu de Pădure. Ŝi estis la edzino de pentristo Pál Nagy, la patrino de arthistoriisto Zoltán Vécsi Nagy, filino de verkisto, barono János Kemény, fratino de Klió Kemény kaj fratino de pentristo Árpád Kemény.

Zsuzsanna Kemény
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1934 (1934-01-18)
en Kluĵo
Morto 18-an de junio 1979 (1979-06-18) (45-jaraĝa)
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro János Kemény Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Klió Kemény kaj Árpád Kemény Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Pál Nagy (pentristo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zoltán Vécsi Nagy Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Inter 1953 kaj 1956 Zsuzsanna Kemény laboris en artliceo de Târgu Mureş kiel magazenistino, kasistino kaj tajpistino. Ekde 1958 en redakcio de Új Élet ŝi estis tajpistino, teknikredaktorino. Ŝi publikis en gazetoj novelojn, intervjuojn, reportaĵojn kaj fabelojn. Ŝian morton okazigis aŭtakcidento kune kun ŝia edzo kaj la artredaktorino de gazeto A Hét, Katalin Varga.

Volumo

redakti
  • Szaggatott párbeszéd, noveloj, Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2001.
  • Retpaĝo de familio Kemény[1]