Zsuzsa Lehoczky
Zsuzsa Lehoczky [ĵuĵa lehocki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehoczky Zsuzsa estas hungara aktoro. Ŝia edzo estis Lajos Tichy.
Zsuzsa Lehoczky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Lehoczky Zsuzsanna | ||||
Naskiĝo | 18-an de julio 1936 (88-jaraĝa) en Szeged | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lajos Tichy vd | ||||
Parencoj | Árpád Lehotay () vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Zsuzsa Lehoczky naskiĝis la 18-an de julio 1936 en Szeged.
Biografio
redaktiZsuzsa Lehoczky komencis sian karieron en Nacia Teatro (Szeged) jam en 1947, kiel knabino. Inter 1949-1956, kiel plenkreskulo ŝi dancadis samloke. En 1962 ŝi aliĝis al Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi havis edzon, kiu estis konata futbalisto. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2004, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 4 kinejaj filmoj inter 1963-1967
- 14 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1968-2007, ekzemple Barátok közt (Inter geamikoj), 2000
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo; Bizet: Carmen - dancistino; Pongrác Kacsóh: Johano la Brava - kortega damo; Gergely Csiky: Nagymama (Avino); Loewe: My Fair Lady - Eliza Doolittle; Imre Kálmán: Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo) - Stázi kaj Cecília; Barillet-Grédy: A kaktusz virága (Floro de kakto) - Madame Chouchou