Zetzwil
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Zetzwil (stacidomo). |
Zetzwil estas komunumo en la distrikto Kulm de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1258 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Zetzwil | |
---|---|
Blazono de Zetzwil | |
Vilaĝocentro de Zetzwil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Kulm |
Koordinatoj | 47° 17′ 20″ N 8° 9′ 10″ O / 47.28889 °N, 8.15278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1258 |
Areo | 5,81 km² |
Alteco | 522 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5732 |
Komunumkodo | 4147 |
Situa mapo de Zetzwil | |
Geografio
redaktiZetzwil situas ĉe la orienta bordo de la rivero Wyna. La nordokcidentan finon de la komunumo formas iama fruntmoreno de la glaciepoka Reuss-Glaĉero. Iam malantaŭ la moreno troviĝis lago, ĝis la rivero Wyna trarompis la morenan barilon. Postrestis vasta marĉo, kiun oni elsekigis en la 1920-aj jaroj. Tra la vilaĝo de oriento al okcidento fluas du rojoj, kiuj alfluas la riveron Wyna okcidente de la vilaĝo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,81 km², de kiuj 2,18 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,58 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 785 m s.m. sub la kulmino de la monto Homberg, la plej malalta punkto sur alteco de 494 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Wyna.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Zetzwil limas en nordo al Dürrenäsch, en nordoriento al Leutwil, en oriento al Birrwil, en sudoriento al Reinach, en sudo al Leimbach, en sudokcidento alGontenschwil, kaj en nordokcidento al Oberkulm.
Trafiko
redaktiZetzwil disponas pri haltejoj ĉe la etŝpura tramfervojo Wynentalbahn [Wyna-Valo-Fervojo] de Araŭo tra Reinach al Menziken.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Araŭo tra Beromünster al Lucerno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas Araŭo-Oriento, kiu situas norde en distanco de proksimume 9 kilometroj de la vilaĝo-centro.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Zetzwil datiĝas el la jaro 1173 kiel Zeinhwile.
En mezepoko en Zetzwil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis en la jaro 1773 la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Trostburg kaj ek de 1326 la Senjoroj de Liebegg plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko.
En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Zetzwil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. La senjoreco Trostburg jam en la jaro 1346 transiris al la Senjoroj de Rinach kaj en la jaro 1486 al la Senjoroj de Hallwyl. Ili vendis sian havaĵon en Zetzwil en la jaro 1616 al la urbo Brugg. Ĉar Berno tamen ne toleris la potencokreskon de Brugg, ĝi transprenis la jurisdikcion rekte kaj kreis la tribunaldistrikton Trostburg, kiu estis subvoktejo de la voktejo Lencburgo.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Zetzwil fariĝis komunumo de la distrikto Kulm en la nove fondita Kantono Argovio.[1]
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Zetzwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Vilaĝeniro de Zetzwil
-
Vilaĝocentro
-
Vilaĝocentro