Zbigniew Cybulski
Zbigniew Hubert Cybulski (naskiĝis la 3-an de novembro 1927 en vilaĝo Kniaże apud Stanisławów (nun Ivano-Frankivsk, mortis la 8-an de januaro 1967 en Vroclavo) - pola filma kaj teatra aktoro, konsiderata unu el la plej eminentaj kaj popularaj en postmilita Pollando. Lia plej alta filma atingo estas ludo en la filmo Popiół i diament (Cindro kaj diamanto), reĝisorita de Andrzej Wajda en 1958. En 1964 ludis en la filmo La manuskripto el Saragoso surbendigita laŭ romano de Jan Potocki. Tiu ĉi rolo estis unu el la plej bonaj en lia kariero. Lian viv-sintenon oni komparis al ties de usona aktoro James Dean, kreinto de la portreto de "Ribelanto sen kaŭzo", "vivanta rande".
Zbigniew Cybulski | |
---|---|
La brusto de Zbigniew Cybulski, ĉe Placo Grunwaldzki en Katowice | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de novembro 1927 en Kniazhe, Dua Pola Respubliko |
Morto | 8-an de januaro 1967 (39-jaraĝa) en Vroclavo |
Mortokialo | Fervoja akcidento |
Tombo | Katowice |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Stanisław Wyspiański Academy for the Dramatic Arts (en) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Elzbieta Chwalibóg (en) (1960–1967) |
Infano | Maciej Cybulski (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro scenaristo filmaktoro |
Verkoj | Cindro kaj diamanto The Eighth Day of the Week Koniec nocy Wraki Tajemnica dzikiego szybu Kariera A Generation Cross of Valor La trajno Do widzenia, do jutra Innocent Sorcerers Rozstanie Amo de dudekjaraĝuloj How to Be Loved Ich dzień powszedni Zbrodniarz i panna Milczenie No More Divorces Giuseppe in Warsaw Manuskripto trovita en Zaragozo Penguin Salto Sam pośród miasta Jutro Meksyk Przedświąteczny wieczór The Codes Cała naprzód Morderca zostawia ślad Jowita Mistrz Trzy Starty Herbata z miętą Lalka To Love Iluzja |
Zbigniew Cybulski pereis tragike sub radoj de trajno en la ĉefa stacidomo en Vroclavo.