William Howe

brita generalo

William Howe, 5-a vicgrafo Howe (n. la 10-an de aŭgusto 1729, m. la 12-an de julio 1814) estis brita armea oficiro kiu iĝis ĉefkomandanto de la britaj terarmeoj en la Kolonioj dum la Usona Revolucia Milito. Howe estis unu el tri fratoj kiuj distingis armeajn karierojn. En historiografio de la usona milito li estas kutime referita kiel Siro William Howe por distingi lin de lia frato Richard Howe, kiu estis 4-a vicgrafo Howe ĉe tiu tempo kaj pli poste nomumiĝis 1-a grafo.

William Howe
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1729 (1729-08-10)
en Londono
Morto 12-an de julio 1814 (1814-07-12) (84-jaraĝa)
en Plymouth
Tombo Twickenham Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Eton College Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Emanuel Howe Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Charlotte Howe Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj George Howe kaj Richard Howe Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Frances Conolly (en) Traduki (1765–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
militisto
oficiro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Aliĝinta al la armeo en 1746, Howe vidis ampleksan servon en la Milito de la aŭstra sinsekvo kaj la Sepjara Milito. Li iĝis konata pro sia rolo en la kapto de Kebekio en 1759 kiam li gvidis britan trupon kapti la klifojn ĉe Anse-au-Foulon, permesante al James Wolfe surterigi sian armeon kaj impliki la francojn en la Batalo de la Ebenaĵoj de Abraham. Howe ankaŭ partoprenis en la kampanjoj pri kaptado de la franca fortikaĵo Louisbourg en Nov-Skotio (1758), de Belle Île kaj de la ŝieĝo de Havano. Li estis nomumita vicguberniestro de la insulo Wight, posteno kiun li tenis ĝis 1795.

Howe estis sendita al Nordameriko en marto 1775, alvenante en majo post kiam la Usona Milito de Sendependeco ekis. Post gvidado de britaj trupoj al multekosta venko en la batalo de Bunker Hill, Howe prenis komandon de ĉiuj britaj trupoj en Ameriko de Thomas Gage en septembro de tiu jaro. La rekordo de Howe en Nordameriko estis markita per la sukcesa kapto de kaj Nov-Jorko kaj Filadelfio. Tamen, malbona kampanjoplanado por 1777 kontribuis al la fiasko de la batalo de Saratoga de John Burgoyne, kiu ludis gravan rolon por la eniro de Francio en la Usonan Militon de Sendependeco. La rolo de Howe en evoluigado de tiuj planoj kaj la grado al kiu li respondecis pri britaj fiaskoj tiun jaron (malgraŭ lia persona sukceso en Filadelfio) estis temoj de historia debato.

Li estis nobeligita post siaj sukcesoj en 1776. Li prirezignis sian postenon kiel ĉefkomandanto de la britaj terarmeoj en Ameriko en 1777, kaj la venontan jaron revenis al Anglio, kie li estis foje aktiva en la defendo de la Britaj Insuloj. Li sidis en la Ĉambro de komunuloj de 1758 ĝis 1780 por Nottingham. Li heredis la titolon vicgrafo Howe post la morto de sia frato Richard Howe en 1799, kiu same havis decidan rolon en la Usona Revolucia Milito. Li geedziĝis, sed havis neniujn infanojn, kaj la vicgraflando formortis kun lia morto en 1814.