Wilhelm Hegeler
Wilhelm HEGELER (naskiĝinta la 25-an de februaro 1870 en Varel, mortinta la 8-an de oktobro 1943 en Icking-Irschenhausen) estis germana verkisto.
Wilhelm Hegeler | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de februaro 1870 en Varel | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1943 (73-jaraĝa) | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germana Regno vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĝenevo Munkena universitato Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEstante filo de fabrikestro li venis en 1876 kun patrino, bopatro kaj gefratoj al Elberfeld, en 1879 al Duseldorfo. Ĉi-urbe li frekventi sinter 1879 kaj 1889 la gimnazion antaŭ ekstudo de jursciencoj en Munkeno (kie li amikiĝis kun Max Halbe), Ĝenevo kaj Berlino. Krome interesiĝis li pri historioj arta kaj literatura.
Berline li renkontis ankaŭ kun Eugen Kühnemann sed ilia amikeco rompiĝis ĉar ĉi lasta sentis sin malbone pilorie elmontrita de Hegeler en la geedzeca romano Flammen (1905). Je la fino de la studenta tempo nur literaturo plue gravis por Hegeler. Li frekventis rondojn de verkistoj de la grupo "Friedrichshagener Kreis" verkante laŭ modoj de socialkritika naturalismo la unuan romanon Mutter Bertha (1893, nova prilaboro en 1916), pri kelnerino sinmortigonta havante bastardon. En la sekvaj romanoj malpli ekgravis naturalismaj trajtoj kaj pli gravis (ofte) erotika psikologiaj problemoj. Hegeler ŝategas pasiegojn kaj perfortan problemosolvon kvankam li ne ŝparis priskribi humurajn flankojn.
Kulmino rakontistkvalita troviĝas je la romanoj Ingenieur Horstmann (1900) kaj Pastor Klinkhammer (1903). Horstmann estas sukcesa viro, senskrupula kaj agadema, kiu elfaras grandan ponton trans Wupper (apud Müngsten) sed malĝojiĝas pro teknikmalama sociero el Duseldorfo (el kies cirkloj devenas lia edzino). Pastoro Klinkhammer mortbatis sian neseriozan fraton dum havigovolo de sama virino, t.e. la edzo de Klinkhammer. Por la laste menciita romano oni aljuĝis al Hegeler la premion "Bauernfeldpreis" en 1904.
Inter la aliaj verkoj estas literaturhistorie altvaloraj la jenaj: Die frohe Botschaft (1910), Zwei Freunde (1921), Der verschüttete Mensch (1922), Der Zinsgroschen (1928) kaj la Yorck-aĵo Der innere Befehl (1936; alia titolo Die Entscheidung).
Hegeler havis egan epikan talenton siatempe. Li trovis vojon de la ekstera al la interna realismo kaj persona aranĝkapablo. Tamen ne ĉiuj liaj verkoj estas de same alta kvalito; kelkaj estas nur distraj.
Privataĵoj
redaktiLia duonpatro estis la instruisto Matthias Evers, frato de Georg Gotthilf Evers. Hegeler edzigis en 1895 Johanna Margarete Demmering (unu filino), en 1906 Helene Pasche (unu filino) kaj en 1932 alia virino. Hegeler vivis inter 1895 kaj 1906 Munkene kaj Berline, inter 1906-18 kaj denove inter 1928-39 en Vajmaro, inter 1919-28 en Blankenhain. Dum la Unua mondmilito li estis ĉe la orienta fronto volontulo, flegiste kaj raportiste.
Aliaj verkoj
redaktiRomanoj
redakti- Und alles um die Liebe, 1894
- Sonnige Tage, 1898
- Nellys Millionen, 1899
- Pietro d. Korsar und die Jüdin Cheirinca, 1908 (filmigo en 1925)
- Das Ärgernis, 1908
- Der Mut zum Glück, 1911
- Die Leidenschaft des Hofrat Horn, 1914
- Die goldene Kette, 1915
- Der Apfel der Elisabeth Hoff, 1925
- Die zwei Frauen des Valentin Key, 1927
- Das Wunder von Belair, 1931
- Das Gewitter, 1939
Noveloj
redakti- Pygmalion, 1898
- Eros, 1913
- Goya und die Bucklige, 1928
Rakontoj
redakti- Des Königs Erziehung, 1911
- Der Siegeszug durch Serbien, 1916
- Bei unseren Blaujacken und Feldgrauen. Flandrische Erlebnisse, 1917 (primilitaĵoj]
- Das Kastemännchen, 1943 (kun aŭtobiografia antaŭparolo)
Fonto
redakti- Leppla, Rupprecht, "Hegeler, Wilhelm" ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 222-223 (tie ĉi interrete)