Wilhelm Gesenius
Heinrich Friedrich Wilhelm GESENIUS (naskiĝinta la 3-an de februaro 1786 en Nordhausen, mortinta la 23-an de oktobro 1842 en Halle) estis germana luterana teologo kaj lingvisto. Li estis grava studanto de la biblia hebrea lingvo kaj verkis plurajn altkvalitajn vortarojn surbaze de sia studado de ĉi tiu lingvo sed ankaŭ aliaj lingvoj, kiel la fenica. Li fundamente novigis la kreadon de bibliaj hebreaj vortaroj kaj restas unu de la plej gravaj kontribuintoj en la leksikografio de la hebrea. Li estis ankaŭ fondinto de la studo de la fenica lingvo.
Wilhelm Gesenius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Gesenius | |||||
Naskonomo | Heinrich Friedrich Wilhelm Gesenius | ||||
Naskiĝo | 3-an de februaro 1786 en Nordhausen | ||||
Morto | 23-an de oktobro 1842 (56-jaraĝa) en Halle | ||||
Tombo | Stadtgottesacker (en) vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | hebrea • latina • germana • aramea • malta • fenica • araba • siria vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen Universitato de Helmstedt vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Gesenius (en) vd | ||||
Infanoj | Friedrich Wilhelm Gesenius vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | vortaristo universitata instruisto orientalisto pedagogo teologo filologo vd | ||||
Laborkampo | Hebreiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiStudis Gesenius de 1803 je Helmstedt teologion kaj filologion kaj iĝis en 1806 repetigisto ĉe la universitato de Göttingen. Ekde 1809 li profesoris ĉe la katolika gimnazio de Heiligenstadt kaj vokiĝis kiel eksterorda profesoro pri teologio al Halle (Saale). Estiĝinte orda profesoro jam en 1811 li restis ĝismorte je Halle.
Graveco
redaktiGesenius estis la unua germana ŝemidologo kiu malplektis la studojn de la hebrea lingvo kaj de la Malnova Testamento kaj teologion. Li elstaris kiel empiristo, dume filozofia teorio kaj sistemigo ne interesigas lin. Danke al »Hebräisch-deutsches Handwörterbuch« (Leipzig 1810–12), »Hebräische Grammatik« (Halle 1813) kaj »Hebräisches Lesebuch« (Halle 1814) li pli popularigis la okupiĝon pri hebreaj studoj.
Jen aliaj gravaj verkoj liaj: »Versuch über die maltesische Sprache« (Leipzig 1810); »Geschichte der hebräischen Sprache und Schrift« (Leipzig 1815); »De Pentateuchi samaritani origine, indole et auctoritate« (Halle 1815); »Carmina samaritana« (Leipzig 1824); »Ausführliches grammatisch-kritisches Lehrgebäude der hebräischen Sprache« (Leipzig 1817); »Der Prophet Jesaia« (Leipzig 1821); »Thesaurus linguae hebraeae et chaldaeae Veteris Testamenti« (Leipzig 1829–42); »Paläographische Studien über phönikische und punische Schrift« (Leipzig 1835); »Scripturae linguaeque phoeniciae monumenta« (Leipzig 1837)
Ege efika estas la instruisteco de Gesenius. El lia skolo venis i.a. la orientalistoj Peter von Bohlen, Andreas Gottlieb Hoffmann, Hermann Hupfeld, Emil Rödiger, Johann Christian Friedrich Tuch, Wilhelm Vatke.
Lia filo Friedrich Wilhelm Gesenius estis grava instruisto de la angla lingvo kaj lernejestro.
Fonto (dec. 2023)
redakti- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 723 (tie ĉi interrete)