„ STAFETO prezentas al ni gravan verkon de grava aŭtoro. En okcidentaj landoj kiel en la cetera mondo, oni multe aŭdis, legis kaj parolis pri Ghandi; sed tamen, kiu scias ĝuste, kia estis tiu Homo, kiu antaŭ ĉ. 50 jaroj movis milionojn da hindoj, gvidis ilin al difinita celo, konvinkis ilin agadi nur por la forto de la spirito?
Edmond Privat estis amiko de Ghandi, eĉ akompanis lin al Hindujo; tial malmultaj homoj povis pli precize priskribi lian vivon, lian doktrinon, lian kredon kaj lian morton.
La esperantistoj havas la privilegion legi rekte el la mano de E. Privat tiun ĉi rakonton, veran, faktan, okazintan, sed tamen ŝajne nerealan pro la mensa alteco de Ghandi, kiu, konvinkite ke la forto naskas forton kaj la atakoj atakojn, forpuŝis ilin eĉ antaŭ la angla polico kiam tiu-ĉi disbatis kruele amason da homoj manifestaciantaj pace sur la stratoj. “Ne la forton!" diris Ghandi eĉ antaŭ la mil buĉitoj kaj trimil vunditoj de tiu mortotago.
La verko konsistas el 63 nelongaj ĉapitroj kiujn oni glute legas pro la ĉiam pli avida interesiĝo: Kion do ankoraŭ faris tiu preskaŭ senkorpa homo?
Kiam ĉie sur la Tero, la Forto kaj la Morto tiel vigle falĉas homojn, la verko “Vivo de Ghandi” devus esti la ĉiu taga pensiga preĝlibro de la regantoj.
Mi citas la lastajn vortojn de E. Privat: "Kiel diris Einstein, ni devas nun
elekti inter la vojo de Ghandi aŭ la fina detruo”.
Mankas en la libro glosoj por ne tre konataj vortoj kiel baniao, guĝarato, vismano, ĝaina, siko, parsio, buro, zamindaro, patano, kaj kŝatrio.
La lingvostilo de Privat estas konata kaj ŝatata pro sia klareco. Tamen, naŭze ŝokis min la sistema uzado de la nefundamenta, neoficiala kaj ne internacia i-sufikso por landnomoj. Kiam de sur la pinto de nia movado oni severe admonas nin al lingva unueco, oni mire trovas sur preskaŭ ĉiu paĝo de “Vivo de Ghandi” verkita de Privat kaj Eldonita de Stafeto ne nur la vortojn Anglio, Britio, patrio, Bengalio, Hindi, ktp. sed ankaŭ Sudafrikio kaj Kanadio!
En la antaŭparolo de Eric Descoeudres mi trovas strangaĵon: "Se la faktoj pruvas, ke oni eraris en sia kredo, endas rekoni sian eraron”. Tie-ĉi, endas : oni devas... rekoni; kaj ne, devas esti... rekonata. Vivu la logiko! Mi preferus tiel: “Se la faktoj pruvas ke oni eraris en sia kredo, oni rekonu sian eraron”, sen la end kaj kun korekta sian.
"Sen kulpi nejuston kaj sen suferigi aliulon.” La preprozicioj antaŭ infinitivo naskas kunmetitan vorton en la oreloj de aŭdanto ,kaj tiel, la intencita signifo nesuferigante, fariĝas sensuferigi : depreni la suferon, kio estas tute alia. Resume, la granda valoro de "Vivo de Ghandi" perfekte stompas la
nigrajn punktojn, kiujn mi indikis. ” |