Rionegro del Puente

(Alidirektita el Villar de Farfón)

Rionegro del Puente estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio. Rionegro del Puente estas etimologie tradukebla al Nigra Rivero de la Ponto, nome aludo al Ponto super la Nigra Rivero (Río Negro) kiu trafluas la urban kernon. Tio aperas en la malsupra duono de la blazono.

Rionegro del Puente
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49326
Demografio
Loĝantaro 233  (2023) [ ]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 0′ N, 6° 14′ U (mapo)42.006666666667-6.2263888888889Koordinatoj: 42° 0′ N, 6° 14′ U (mapo) [ ]
Alto 796 m [ ]
Areo 53,44 km² (5 344 ha) [ ]
Rionegro del Puente (Provinco Zamoro)
Rionegro del Puente (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Rionegro del Puente
Rionegro del Puente (Hispanio)
Rionegro del Puente (Hispanio)
DEC
Situo de Rionegro del Puente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rionegro del Puente [ ]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Rionegro del Puente, Santa Eulalia del Río Negro, Valleluengo kaj Villar de Farfón, okupas totalan areon de 53,44 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 250 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 88 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Manzanal de los Infantes, Peque, Molezuelas de la Carballeda, Mombuey, Vega de Tera, Villardeciervos, Otero de Bodas (Akvorezervejo Agavanzal) kaj Calzadilla de Tera.

Busta monumento al Diego de Losada.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado (montaro Kulebra), somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado (Jakoba Vojo), naturaj lokoj ktp. Vizitindas la preĝejo kaj la Palaco Losada, naskoloko de Diego de Losada, fondinto de Karakaso.

El 15-a ĝis 19-a de Junio 2022 okazis terura incendio en la tuta montaro Sierra de la Culebra ĝis la valo de la rivero Tera, eksplodinta pro kuniĝo de nekutima varma tajdo (antaŭsomera) kun sekaj ŝtormoj kiu fakte okazigis aliajn 50 incendiojn en la tuta regiono. La incendio detruis pli ol 25 000 hektarojn, oni interrompis la trafikon per ŝoseo kaj trajno kaj loĝantoj de du dek loĝlokoj estis provizore translokigitaj al sekuraj rifuĝejoj. La municipoj damaĝitaj de tiu incendio estis Villardeciervos, Flechas, Cional, Codesal, Villanueva de Valrojo, Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Otero de Bodas, Olleros de Tera, Val de Santamaría de Otero de Bodas, Calzadilla de Tera, Villar de Farfón, Junquera de Tera, Milla de Tera, Pumarejo de Tera, Melgar de Tera kaj Vega de Tera.[1][2] Finaj kalkuloj de detruo ĉirkaŭas 30 000 hektarojn, kio faras tiun incendion la plej detrua en la regiono Kastilio-Leono kaj eble en la tuta Hispanio, ekde oni havas registrojn.[3]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. Las llamas en la Sierra de la Culebra (Zamora) han calcinado ya cerca de 20.000 hectáreas Público, 18a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  2. Sofocan las llamas de la Sierra de la Culebra y los desalojados vuelven a sus casas Público, 19a de Junio 2022, Alirita la 20an de Junio 2022.
  3. Telediario de Kanalo 1a, 20an de Junio 2022, 15:00