Viadukto
Viadukto estas ponto kiu konektas egalajn altojn de pejzaĝo. Ĝi norme transetendas riveran valon aŭ erozian malaltaĵon en alie ebena lando. Ofte ĉi tiaj valoj havas vojojn malsuprenigatajn sur ĉiu flanko kun malgranda ponto trans la rivero se necesa. Se la transrivera vojo iĝas malsufiĉa, iam viadukto estas konstruata por trafika fluo.
Laŭ Francisko Azorín viadukto estas Alta ponto sur vojo, strato, rivero.[1] Li indikas etimologion el la latina viaductus, el via ductus (vojo kondukita).[2]
Famaj viaduktoj
redaktiFamaj viaduktoj estas ekzemple:
- Viadukto Princo Eduardo, en Kanado
- Viadukto de Madrido, evidente en Madrido, Hispanio
- Viadukto de Montabliz, en Kantabrio, Hispanio
- Viadukto de Millau, en Francio
- Viadukto Žampach en Ĉeĥio
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
- ↑ Azorín, samloke.