Vestfalio
Vestfalio aŭ Vestfalujo estas la nomo de historia germana regiono, de historia reĝolando, de prusa provinco kaj nun parto de la moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Federacia Respubliko Germanio.
Vestfalio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | |||
regiono [ ] | |||
Lando | Germanio | ||
- koordinatoj | 52° 0′ 0″ N, 8° 0′ 0″ O (mapo)528Koordinatoj: 52° 0′ 0″ N, 8° 0′ 0″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 20 207,09 km² (2 020 625 ha) [ ] | ||
Areo | 20 207,09 km² (2 020 625 ha) [ ] | ||
Vestfalio | |||
Vikimedia Komunejo: Westphalia [ ] | |||
La historia regiono dividiĝas inter la nunaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Malsupra Saksio, temas do pri nordokcidenta Germanio. Kelkaj gravaj urboj estis Münster, Dortmund kaj Osnabrück.
Duklando Vestfalio
redakti- Vidu ĉefartikolon: Duklando Vestfalio
Duklando Vestfalio estis historia teritorio en la Sankta Romia Imperio kaj apartenis ĝis 1803 al la elektoepiskopujo Kolonjo.
Reĝlando Vestfalio
redakti- Vidu ĉefartikolon: Reĝlando Vestfalio
La Reĝolando Vestfalio estis kreita de Napoleono, kaj ĝi ekzistis de 1807 ĝis 1813 kaj membris en la Rejna Konfederacio. Fakte tiu reĝolando, kun Ĵeromo (frato de Napoleono) kiel reĝo, ne entenis plurajn historiajn partojn de Vestfalio sed aliflanke ja havis plurajn regionojn de nuna norda Hesio.
Prusia provinco
redakti- Vidu ĉefartikolon: Provinco Vestfalio
En 1815, Vestfalio fariĝis provinco de Prusio kaj ricevis la nunan formon.
Parto de Nordrejn-Vestfalio
redaktiEn 1946 Vestfalio fariĝis parto de la nova federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Tiu ŝtato konsistas el du "landopartoj", nome (norda) Rejnlando kaj Vestfalio-Lippe, cetere el kvin provincoj (germane Regierungsbezirke), el kiuj tri estas partoj de Vestfalio-Lippe: Okcidenta Vestfalio (Münster), Orienta-Vestfalio-Lippe (Detmold), Suda Vestfalio (Arnsberg).
Geografio
redaktiLa Vestfala Golfo, ankaŭ Monasterlanda Golfo, estas ebena pejzaĝo, kiu esence lokas en Vestfalujo kaj nur malgrandegaparte en norda Rejnlando (ekstrema sudokcidento) kaj Malsupra Saksujo (randaj regionoj en la nordo). Ĝi estas, post la Kolonja Golfo kaj kune kun la okcidente alligiĝa Malsuprorejna Malaltebenaĵo, la dua plej suda parto de la Nordgermana Malaltebenaĵo.
Lingvo
redaktiNoto: PIV (ankaŭ la nova) enhavas kiel radikon nur Vestfali', dum la vestfaloj mem uzas ankaŭ la radikon vestfal' (por homo).