Verda Promenvojo René-Dumont
Verda promenvojo René-Dumont (oficiale en la franca lingvo: Coulée verte René-Dumont, antaŭe nomata Promenade Plantée) estas verdokoridoro en la 12-a arondismento de Parizo kiu antaŭe estis fervoja linio.
Verda promenvojo René-Dumont | ||
---|---|---|
Viaduc des Arts
| ||
urba parko | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Parizo | ||
Geografia situo | 48° 50′ 36″ N, 2° 23′ 4″ O (mapo)48.84322612.3843765Koordinatoj: 48° 50′ 36″ N, 2° 23′ 4″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio | |
Urbo | Parizo | |
Urboparto | 12-a arondismento | |
Geografio | ||
Trajtoj | ||
Kreo | 1988 | |
La promenejo estas 4,5-a km longa. La promenvojo malfermiĝis en 1993 kaj estis dum longa tempo la sola verda vojo sur viadukto. Ĝi situas preskaŭ por la duono de sia longeco sur viadukto. Alirebla ekde ŝtuparo en Avenue Daumesnil eblas promeni tra parko inter Bosko de Vincennes kaj la Placo Bastille.
La promenejo estis la unua supertera fervojo (nomata Viaduc des Arts) rekonstruita en publika verda areo. Ĝi iĝis modelo por multaj similaj projektoj, kiel ekzemple la en 2009 malfermita High Line en Novjorko [1].
Similaj projektoj ekzistas ankaŭ en St. Louis (Misurio), Filadelfio, Jersey City, Ĉikago kaj Roterdamo.
Ankaŭ en la 16-a arondismento de Parizo ekzistas komparebla promenejo.
La promenvojo La Coulée René-Dumont aperas en la filmo Before Sunset (2004).
La parizaj metrostacioj plej proksimaj al la promenejo estas Bastille, Gare de Lyon, Montgallet, Daumesnil, Bel-Air.
Referencoj
redakti- ↑ (angla) About the high Line. Fostering a strong community and neighborhood. (Pri la High Line. Akceli fortan komunumon kaj najbarecon). Friends of the High Line, alirita la 14-an janauaro 2017.
Vidu ankaŭ
redakti- Parizo
- Verda Promenvojo Parizo 16a
- Verda Promenejo, Bruselo, Belgio