Vasil Stefanik ukraine Стефаник Василь (1871-1936) - brila majstro de mallongaj noveloj kaj rakontoj. Lernis en gimnazioj de Kolomeo kaj Drohobiĉo, poste studis medicinon en Krakova Jagelona Universitato, proksimiĝis tie kun polaj impresistoj. Plej multe verkis pri vivo kaj moroj de galiciaj kamparanoj. Liaj novel-kolektoj aperis en Ĉernivco kaj Lvivo en 1899-1905. Estinte en Ukrainio li konatiĝis kun Lesja Ukrajinka k.a. ukrainaj verkistoj.

Vasil Stefanik
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1871 (1871-05-14)
en Rusiv
Morto 7-an de decembro 1936 (1936-12-07) (65-jaraĝa)
en Rusiv
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukrainalatinagermanapola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Ukraina Popola Respubliko
Okcident-Ukrainia Popola Respubliko
Dua Pola Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Jagelona Universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ruten-Ukraina Radikala Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Vasil Stefanik
Familio
Infanoj Yurii Stefanyk (en) Traduki, Semen Stefanyk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
politikisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1897– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Poste li okupiĝis pri politiko, estis ambasadoro de Aŭstra parlamento (1908-18). En 1916 revenis al literatura agado.

Liaj verkoj estis tradukitaj en la lingvojn angla, germana, pola, rusa. Lian novelon "Katrinjo" esperantigis Miĥajlo Jurkiv (Ukraina Stelo, 1913), "Malutilo" kaj "Blua libreto" - Orest Kuzjma (Literatura mondo, 1925, 3), tri aliajn - Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 6).

Bibliografio

redakti

Kolektoj de rakontoj:

  • Синя книжечка. Образки, Чернівці, 1899 (reeldonita en 1914);
  • Камінний хрест, Львiв, 1900;
  • Дорога, Львiв, 1901;
  • Моє слово, Львiв, 1905;
  • Оповідання, СПБ, 1905; Київ, 1919;
  • Вибрані твори, ДВУ, 1927;
  • Твори, ДВУ, 1929, 3-є вид.

Krom tio estis kelkaj malgrandaj volumoj de la eldonejoj «Книгоспілка», ДВУ, «Рад. літ.».