Vanuatuaj pluvarbaroj
La vanuatuaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la novgvinea-melanezia ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi inkluzivas la insulojn de Vanuatuo, kune kun la Insularon Santa Cruz kiu dependas de la najbaraj Salomonoj. Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi troviĝas en la tutmondaj 200-regiono Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj kiu kongruas kun la biodiverseco-riĉaĵejo Orient-melaneziaj Insuloj.
Vanuatuaj pluvarbaroj | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Landoj | Vanuatuo, Salomonoj | ||||
Koordinatoj | 15° 19′ 48″ S, 166° 55′ 12″ O (mapo)-15.33166.92Koordinatoj: 15° 19′ 48″ S, 166° 55′ 12″ O (mapo) [ ] | ||||
Areo | 12 281 km² (1 228 100 ha) | ||||
Vanuatuaj pluvarbaroj | |||||
Vikimedia Komunejo: Vanuatu Rainforests Ecoregion [ ] | |||||
Flaŭro
redaktiLa vegetaĵaro de la Insuloj de Santa Cruz estas malaltaĵa pluvarbaro kaj diferencas de tiu de la resto de la ekoregiono. En la Insuloj de Santa Cruz oni trovas du el la dek du kutimaj arbospecioj el la salomonaj pluvarbaroj : Campnosperma brevipetiolata (anakardiacoj) kaj Calophyllum vitiense (kluziacoj). Kvankam la altitudo de la insuloj de Santa Cruz ne superas 924 metrojn, oni tie ĉi trovas montaran specion kia Metrosideros ornata (mirtacoj). Aliaj okulfrapaj specioj inkluzivas Gmelina solomoensis (lamiacoj), Parinari corymbosa (rozacoj), Paraserianthes (Albizia) falcataria, Pterocarpus indicus (fabacoj), kaj Endospermum medullosum (eŭforbiacoj). Agatido troviĝas en la Insuloj de Santa Cruz, kune kun Dacrydium elatum kaj pluraj sizigiaj specioj, kiuj ĝenerale estas montaraj specioj aliloke [1].
Natura vegetaĵaro en la resto de Vanuatuo ŝanĝiĝas kune kun altitudo, substrato, kaj aspekto. Oni klasifikas ĝin en malaltaĵan arbaron, montaran arbaron, deciduan arbaron kaj arbustaron sur novaj vulkanaj supraĵoj, marbordan vegetaĵaron, kaj sekundaran vegetaĵaron [1].
Malaltaĵaj pluvarbaroj estas la natura vegetaĵaro je ĉiuj sudorientaj, aŭ lofaj flankoj de la insuloj de Vanuatuo, kaj krome ili povas esti subdividitaj en alte- kaj mezalte-staturajn arbarojn, kompleksajn densajn arbedarojn kovritaj kun lianoj, marĉarbarojn, arbarojn de Agathis kaj Calophyllum, kaj miksarbarojn sen koniferoj kaj Calophyllum. La kompleksa arbedaro, kovrita kun lianoj, estas la plej vaste disvastiĝinta arbartipo en la pli grandaj nordaj insuloj; ĝi rilatas al ciklona perturbo kaj estas strukture heterogena. Arbaro de Agathis-Calophyllum troviĝas nur en la sudaj insuloj (Erromango kaj Anatom), kvankam dissemitaj Agathis spp. estas raportitaj en okcidenta Espiritu Santo [2] .
Montaraj arbartipoj konsistas el Agathis kaj Podocarpus kiuj vegetas en krado de Metrosideros, Syzygium, Weinmannia, Geissois, Quintania, kaj Ascarina. Ili ekas je altitudoj de proksimume 500 metrojn kaj transiras en kriplan neregulan nebularbaron supren ĝis la pintoj de la Vanuatua montaro [2] .
Referencoj
redaktiBibliografio
redakti- angle Bauer, A. M. 1988 : Hypothesis: A geological basis for some herpetofaunal disjunctions in the Southwest Pacific, with special reference to Vanuatu. Herp. J. 1: 259-263.
- angle Mueller-Dombois, D. 1998 : Chapter 3: Eastern Melanesia. Pages. 84-161 in D. Mueller- Dombois and F. R. Fosberg (editors). 1998. Vegetation of the Tropical Pacific Islands. New York: Springer-Verlag, pp 733.
Vidu ankaŭ
redakti
Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0104 Buruaj pluvarbaroj | Indonezio |
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj | Papuo-Nov-Gvineo |
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj | Nov-Kaledonio |
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj | Aŭstralio |
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj | Aŭstralio |
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj | Salomonoj |
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj | Vanuatuo |
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AA0126 : Vanuatuaj pluvarbaroj (WWF)
- angle Vanuatuaj pluvarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Vanuatuaj pluvarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Vanuatuaj pluvarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Vanuatuaj pluvarbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Vanuatu rain forests
- angle Tutmondaj 200; numero 016 : Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Orient-melaneziaj Insuloj (Naturprotekto Internacie)