Vankuvero (apartigilo)
Vikimedia apartigilo
La angla nomo Vancouver kaj ĝia kutima esperantigo Vankuvero povas temi pri diversaj aferoj, interalie:
- Vankuvero - la plej granda urbo de Brita Kolumbio, Kanado
- Vancouver (Vaŝingtonio) - la plej granda norda antaŭurbo de Portland (Oregono)
- George Vancouver - esploristo, flotkapitano de la brita mararmeo, kiu primapis kaj nomis multajn partojn de la marbordo kaj insularoj de nordokcidenta Usono kaj sudokcidenta Kanado
- Vankuvera Insulo, kie situas i.a. la politika ĉefurbo de Brita Kolumbio (Viktorio) kaj la ofta Esperanta kunvenurbo Sidney
- Fuorto Vankuvero, administra centro de la distrikto Kolumbia de la Kompanio Hudson's Bay, fortikaĵo establita en 1825; ĝi situas en la nuna usona Vankuvero (vidu supre)
Kelkfoje oni renkontas alian esperantigon, Vankuvro; pri la konkurenco inter la du formoj ekzistas kanto (laŭ la melodio "Irish Washerwoman"), komenvorte "Ĉu Vankuvro? Manovro ja magra kaj povra", verkita ĉ. 1982 de Marta Evans.