Urmijo
Urmijo (perse ارومیه, armene Ուրմիա, azere اورمو / اورمیه – Urumijə / Urmu, kurde ورمێ – Urmije; sirie ܐܘܪܡܝܐ), dum plejparto de la Pahlavia Dinastio [1925–1979] nomata perse رضائیه, latinliterigite Rezaijeh), estas urbego en la nordokcidento de Irano. Ĝi estas la administra centro de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano.
Urmijo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 736 224 (2016) [ ] | ||||
Loĝdenso | 17 242 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 33′ N, 45° 4′ O (mapo)37.54861111111145.0675Koordinatoj: 37° 33′ N, 45° 4′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 1 332 m [ ] | ||||
Areo | 42,7 km² (4 270 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 03:30 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Urmia [ ] | |||||
Urmia havas pli-malpli 600 000 loĝantojn kaj laŭ nombro de loĝantoj estas la deka plej granda irana urbo. Historie, ĝi estis urbo laŭlonge de la Silka Vojo.
Bazaj informoj
redakti- Supermara alteco: 1 322 m
- Loĝantaro: 871 204 en 2006
- Horzono: UTC 3:30 (somere UTC 4:30)
- Telefonkodo: 441, 443
Geografio
redaktiUrmijo situas sur fekunda altebenaĵo borde de la rivero Ŝahar Ĉaj kaj ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago Urmia. Turkio troviĝas proksime.
Historio
redaktiOnidire Urmijo estas lulilo de la civilizacio. Unue oni menciis ĝin, kiel Gilzan. Ĝi estis religia kaj scienca centro. En la 10-a jarcento la urbo estis ĉirkaŭita per muro. En 1184 turkecaj triboj okupis la urbon. Baldaŭe turkoj kaj persoj ofte bataladis tie, sed ankaŭ Rusio okupis ĝin. Fine de la 2-a mondmilito Urmijo iĝis parto de Sovetunio aŭ subŝtato Azerio. En 1946 Irano reokupis ĝin. Dum longa historio de la urbo vivis tie diversaj etnoj, kiuj apartenis al diversaj religioj.
Ekonomio
redaktiLa najbareco de Urmijo estas grava agrikultura loko. Oni kultivas vinberojn, pomojn kaj tabakojn.
Klimato
redaktiEn Urmijo jare pluvas po 341 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio-septembro apenaŭ pluvas. Inter decembro-marto la temperaturo ofte falas sub frostopunkto. Inter junio-septembro la temperaturo varias inter 20-30°C.
Vidindaĵoj
redakti- arkeologia kaj historia muzeoj
- diversaj bibliotekoj
- moskeo
- preĝejo Sankta Stefano
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la provinco Okcidenta Azerbajĝano[rompita ligilo] (perse