Urajo
Urajo (ruse Урай) estas urbo en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio.
Urajo | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 628285 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 315 (2021) [ ] | ||
Loĝdenso | 761 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 60° 8′ N, 64° 47′ O (mapo)60.13333333333364.783333333333Koordinatoj: 60° 8′ N, 64° 47′ O (mapo) [ ] | ||
Alto | 55 m [ ] | ||
Areo | 54,3 km² (5 430 ha) [ ] | ||
Horzono | UTC 05:00 [ ] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Uray [ ] | |||
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71138.
La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1965.
La interurba telefona kodo estas 34676, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).
La urbo ĉe rivero Konda (Конда).
En jaro 1959 la urbo havis 0,9 mil loĝantojn.
En jaro 2002 la urbo havis 38,9 mil loĝantojn.
Historio
redaktiPost malkovro de la Ŝaima minejo kaj alveno de naftistoj komenciĝis amasa konstruado, kiun partoprenis ĉiuj. Surloke de la estonta urbo tiutempe kreskis pina arbaro, do oni aktive uzis ĝin kiel konstruan materialon — forme de rondaj kaj kvadratitaj traboj. En la dua duono de 1964 estis finitaj la unuaj 170 apartamentoj. Aperis mekanika riparejo, tuba bazo, kaldronejo, forĝejo, elektrostacio, bakejo. Sekvis klubejo, infanĝardenoj kaj du amasloĝejoj. Dum sep jaroj preskaŭ ĉiuj lokaj laboristoj de Ĉeftjumennaftogaso kontentigis siajn bezonojn pri loĝejoj kaj infanĝardenoj, kio estis ege malofta afero[1].
Sed en la 1970-aj jaroj la trusto Ŝaimgazstroj (Ŝaimgaskonstruado), la administracio de borado kaj aliaj ŝlosilaj organizoj forlasis la urbon kaj ĝia evoluo draste malrapidiĝis. En 1979 ĝi estis la sola urbo en la norda parto de Tjumena provinco, kiu ne havis aviokurejon kun firma surfaco[2].
Oni planis konstrui ĝis la urbo fervojon, sed poste rezignis je tio[3].
Referencoj
redakti- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 180. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 348. ISBN = 5-93020-118-2.
- ↑ (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 246. ISBN = 5-93020-135-8.