Universitato Paris-Saclay
La Universitato Paris-Saclay (france Université Paris-Saclay) estas franca publika universitato, kreita en 2015. Ĝi situas ĉefe en Gif-sur-Yvette (ĉiuj urboj en la departemento Essonne). Origine fondita en 1971 je la nomo "universitato Parizo suda", ĝi interalie ekde januaro 2006 membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Tie ĉirkaŭ 9500 instruistoj instruas sciencojn, teĥnikojn, plurmedian komunikadon, juron, ekonomikon, sporton, literaturon kaj lingvojn al proksimume 48 000 studentoj.
La nuna prezidanto estas Sylvie Retailleau.
Ĝi apartenas al la 500 plej bonaj universitatoj de la mondo, laŭ la Jiao Tong Universitato de Ŝanhajo. (Academic Ranking of World Universities).
Ekde oktobro 2023, la universitato estas partnero de IPSA por duoblaj gradoj en aerospaco.[1]